Longvostaj fazanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Longvostaj fazanoj
Nigrakola longvosta fazano (Syrmaticus humiae)ino (live) kaj masklo
Nigrakola longvosta fazano (Syrmaticus humiae)
ino (live) kaj masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Emberizidae
Genro: Syrmaticus
Genroj de subdivizioj

Longvosta fazano (S. reevesii)
Kuprofazano (S. soemmerringii)
Nigra longvosta fazano (S. mikado)
Blankakola longvosta fazano (S. ellioti)
Nigrakola longvosta fazano (S. humiae)

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Longvostaj fazanoj estas la birdoj de la genro Syrmaticus kiu enhavas la kvin speciojn de longvostaj fazanoj. Maskloj havas mallongajn spronojn kaj kutime ruĝajn vizaĝajn bridojn, sed krome ege diferenciĝas laŭ aspekto. La aspekto de inoj kaj idoj de ĉiuj specioj havas pli konservan kaj pleziomorfan senkoloran brunecan kolorbildon.[1] Oni akceptas kutime 5 speciojn en tiu genro.[1]

Je unua vido, la Kuprofazano (S. soemmerringii) similas al ino de Komuna fazano (Phasianus colchicus)

Sistematiko kaj taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu genro estis foje inkludata en Phasianus baze sur analizoj de DNA, sed tio ne aspektas garantia; la molekula evoluo en tiu genro estis nekutima kaj povs facili misfarigi studojn de molekula filogenetiko. Almenaŭ oni povas aserti, ke tiu aspekto de la mitoĥondria genomo evoluis nekutime malrapide ĉe Syrmaticus.[1]

Krome la filogenio kaj evoluo de la longvostaj fazanoj povas esti konsiderata solvita lastatempe. Ĝi estis delonge akceptata, ke tri sudorientaj specioj – kiuj havas brilajn blankajn flugilstriojn de tipo ne troviĝantaj en iu ajn proksima parenco kaj diferenciĝas malmulte escepte pro kvanto kaj koncentro de eŭmelanino en sia plumaro – formas kladon. Tamen la du aliaj ne estas tiom proksime rilataj unu al alia kiel dekomence oni supozis, representante du stirpojn kiuj diverĝis sendepende el la ĉefa stirpo anstataŭ iĝi frataj specioj. Tiuj – la Longvosta fazano (S. reevesii) kaj la Kuprofazano (S. soemmerringii) – estas foje lokigitaj en monotipa genro, sed kiel notite supre kvankam tio povus eventuale iĝi garantia ĝi ne estas bone subtenita de disponebla pruvaro.[1]

Evoluo[redakti | redakti fonton]

De origino de fina Mioceno, la genro Syrmaticus originiĝis el kelkaj specioj de fazanoj loĝantaj en ĉemontoj de montaraj subtropikaj pluvarbaroj de nordokcidenta pinto de Himalajo anatxu ĉirkaŭ 10-7 milionoj da jaroj (mj) dum la epoko de Tortoniano – la genro estus tiele ĉirkaŭ tiom malnova kiom la genro Gallus kaj originiĝis iome antaŭ la epoko kiam la prauloj de homoj kaj ĉimpanzoj fine diverĝis. La origina longvosta fazano (kiu probable ne havis pli longan voston tiam) diverĝis el la prauloj de la fazanoj Phasianus, kiuj sekve etendiĝis tra moderklimata Azio nordokcidenten de la komenca teritorio de Syrmaticus.[1]

Masklo de Longvosta fazano (S. reevesi) estas nekonfuzebla laŭ aspekto (tiu vosto estas erodita)

La Longvosta fazano (S. reevesi) probable devenas el la praularo kiu restis en la ĝenerala areo de la origino de la genro, adaptiĝante al lokaj kondiĉoj kaj evoluinte al nombraj partikularaj masklaj apomorfoj, kiaj manko de vizaĝaj bridoj (kio juĝe el ties esto ĉe Phasianus estis jam ankaŭ en la praaj Syrmaticus), la orkorpa plumaro, la videblaj kapostrioj aŭ la enorme longa vosto.[1]

La prauloj de la restaj longvostaj fazanoj separixgis el tiuj de la Longvosta fazano eble tiom frue kiom fine de la Tortoniano sed probable iom dum la Mesiniano. Tiuj birdoj etendiĝis – eble responde al ekologiaj ŝanĝoj fare de klimata ŝanĝo dum la mondo turniĝis al la lasta glaciepoko – al marbordoj kaj sudokcidenten al montetoj kaj malaltaj teroj de orienta Hindoĉinio kaj sudorienta Ĉinio. Ĉirkaŭ la limo inter Mioceno kaj Plioceno, antaŭ ĉirkaŭ 5.4 mj aŭ iom tiel, la prauloj de la Kuprofazano (S. soemmerringii) separiĝis el la kontinenta stirpo kaj probable setlis en Japanio tiam aŭ tuj poste.[1]

La rara Nigra longvosta fazano (S. mikado) havas multe da eŭmelanino en sia maskla plumaro, sed krome apenaŭ diferencas el siaj proksimaj parencoj

Eble la blankaj flugilstrioj jam ekzistis tiam; ĉar la Kuprofazano havas grandan kvanton de apomorfa koloro kun malgrandigita seksa dimorfismo, ĝi eble povus esti perdinta tian trajton post setliĝo en Japanio. Sed ĝi povus ankaŭ esti evoluinta nur post kiam la prauloj de la Kuprofazano disiĝis el la specioj kiuj montras la flugilstriojn nune. Tamen la malgrandaj plumardiferencoj de la flugilstriaj specioj sugestas, ke ties lasta komuna praulo aspektis preskaŭ identa al la vivanta Nigrakola longvosta fazano (S. humiae). Iam dum la Plioceno – probable antaŭ ĉirkaŭ 2.8 mj dum la Piacenziano – la prauloj de la Nigra longvosta fazano (S. mikado) setlis en Tajvano, ŝajne dum la periodo kiam tiu insulo separiĝis el la kontinento kaj alternis inter esti duoninsulo aŭ insulo dum iome da tempo. Ili estis finfine izolataj ne post fina Plioceno; la specio estas melanisma, sugeste malgrandan fondopopulacion. La apuda kontinenta populacio disiĝis en la subtropikaj kaj parte leŭkisma Blankakola longvosta fazano (S. ellioti) kaj en la tropika Nigrakola longvosta fazano nur en la meza Pleistoceno, antaŭ ĉirkaŭ duonmiliono da jaroj. Tiu diverĝo estis probable iel konektita al klimataj ŝanĝoj je la limo inter glacipepoko Günz-Mindel kaj Mindel[2], kiam la montoj en la regiono sekiĝis kaj foje glaciiĝis. La regiono de la montoj Nanling markas la nunan limojn inter tiuj frataj specioj kaj estas loĝata de neniu el ili.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Zhan & Zhang (2005)
  2. Contra "Mindel [...] kaj Riss" ĉe Zhan & Zhang (2005), kio estis fakte antaŭ ĉirkaŭ 480,000 al 130,000 jaroj (Gibbard et al., 2005).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Gibbard, P.L.; Boreham, S.; Cohen, K.M. & Moscariello, A. (2007): Global chronostratigraphical correlation table for the last 2.7 million years (v. 2007b). Subcommission on Quaternary Stratigraphy, Department of Geography, University of Cambridge, Cambridge, England. JPEG versio
  • Zhan, Xiang-jiang & Zhang, Zheng-wang (2005): Molecular Phylogeny of Avian Genus Syrmaticus Based on the Mitochondrial Cytochrome b Gene and Control Region. Zoological Science 22(4): 427-435. PDF plena teksto
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj