Lucas Lossius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucas Lossius
(1508-1582)
Erotemata musicae practicae, verko publikigita en 1579
Erotemata musicae practicae, verko publikigita en 1579
Persona informo
Lucas Lotze
Naskiĝo 18-a de oktobro1508
en Vaake,  Germanio
Morto 8-a de junio 1582
en Lüneburg,  Germanio
Religio luteranismo vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Profesio
Okupo teologo • muzikologo • verkistokomponisto vd
Aktiva en Luneburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lucas Lossius (1508-1582)[1] estis germana humanisto, luterana teologo, pedagogo kaj himnologo. Li estis aŭtoro de la verko Erotemata musicae practicae, publikigita en Nurenbergo en 1563, kun pluraj sinsekvaj eldonoj, kaj aldonoj faritaj de Christopher Praetorius[2][3], silezia kantoro kaj muzikisto en la Preĝejo de Sankta Johano[4], en Luneburgo. Li same aŭtoris bazan antologion de latinaj kantoj kun prefaco de sia profesoro[5], Filipo Melanktono (1497-1560), por la uzo de la reforma movado. En Luneburgo li instruis la latinan kaj estis rektoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lucas Lossius studis en la Universitato de Wittenberg kaj Melanktono estis lia profesoro ĉirkaŭ 1530-1532, tie kie li ankaŭ konatiĝis kun Marteno Lutero. Rekomendletero el la du reformistoj, en 1532, donis al li la oficon kiel sekretario de Urbanus Rhegius, en Luneburgo. Ekde 1533 ĝis la dato de sia morto, li donis lecionojn en gimnazio de sia naskiĝurbo. Li estas vaste konata pro siaj muzikaj verkoj religiaj, himnoj kaj sia kompilaĵo de luterana psalmaro. Li same instruis klasikajn lingvojn kaj estis kantoro de liturgia muziko en la lernejo kaj preĝejo de Luneburgo.

Lia edzino Anna, kun kiu li edziĝis en 1542, donis al li infanojn, el kiuj tri supervivis lin: Johano estis profesoro en Hamburgo, Hieronimo estis pastoro en la Preĝejo de Sankta Johano en Luneburgo kaj Luko kiu ankaŭ estis instruisto. Iu filino mortis ankoraŭ infane kaj li havis ankoraŭ tri filinojn, unu el kiuj edziniĝis kun pastoro kaj rektoro en la Preĝejo de Sankta Mikaelo[6], en Luneburgo.

Publikigitaĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]