Lucinda Riley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucinda Riley
Persona informo
Lucinda Riley
Naskonomo Lucinda Kate Edmonds
Naskiĝo 16-an de februaro 1965 (1965-02-16)
en Lisburn
Morto 11-an de junio 2021 (2021-06-11) (56-jaraĝa)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj irlandaangla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Italia Conti Academy of Theatre Arts vd
Profesio
Okupo verkistoaktoro vd
Laborkampo literary activity • prozo • aktorado vd
Aktiva en Norfolk vd
Aktiva dum 1992–2021 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lucinda RILEY (la 16-an de februaro 1965 - la 11-an de junio 2021) estis irlanda filma, teatra kaj televida aktorino kaj verkisto kiu verkis historian kaj romantikan fikcion [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lucinda Reilly, naskita Edmonds, naskiĝis en Lisburn, Nord-Irlando, al ŝiaj gepatroj, Janet kaj Donald Edmonds. Ĝis la aĝo de kvin jaroj ŝi vivis kun siaj gepatroj en la vilaĝo Drumberg apud Belfasto, kiam la familio translokiĝis al Leicestershire, en la nordoriento de Anglio [2]. Ŝia patrino estis aktorino kaj ŝia patro laboris en teksaĵa firmao.

Ekde 14-jaraĝa Lucinda komencis studi baleton kaj teatron ĉe la Italia Conti Academy of Theatre Arts en Londono.

16-jaraĝa, ŝi ricevis sian unuan gravan rolon kiel aktorino en la BBC serio "Treasure Hunters" verkita de infanaŭtoro Edith Nesbit. Ŝi daŭre ludis dum pliaj sep jaroj. Dum tiu tempo ŝi geedziĝis kun aktoro Owen Whittaker. La paro divorcis post kiam ili havis filon.

Ŝia aktora kariero estis mallongigita kiam ŝi malsaniĝis je mononukleozo, do ŝi komencis verki [3].

En 1992, ŝia unua romano Lovers and Actors (Amantoj kaj Ludantoj) estis publikigita.

En 1998, Lucinda revenis al Anglio (post loĝado en Irlando dum pluraj jaroj), kie ŝi reedziĝis en 2000 al Steven Riley, ŝanĝis sian familian nomon al Riley kaj naskis tri infanojn. Ŝi dediĉis la periodon de edukado de infanoj al verkado de tri romanoj.

En 2013 Riley decidis verki sep-romanoserion bazitan alegorie sur la mitoj kaj legendoj de la Plejadoj kaj ŝia edzo iĝis ŝia literatura agento kaj manaĝero.

En 2015 Riley aĉetis bienon en Okcidenta Cork, Irlando, kie ŝi verkis siajn lastajn kvin romanojn.

En 2016, produktanto Rafaela De Laurentiis akiris la televidrajtojn al la romanserio Seven Sisters (La Sep Fratinoj) [4].

En 2017 Lucinda Riley estis diagnozita kun kancero kaj en 2021 ŝi mortis pro sia malsano [5]. Tri semajnojn antaŭ ŝia morto, ŝia romano "The Missing Sister", la sepa kaj lasta romano en la "Seven Sisters" serio, estis publikigita.

Premioj[redakti | redakti fonton]

La romanoj de Riley estis nomumitaj por pluraj premioj:

Premio Bancarella, kiu estas literatura premio en Italio kaj la premio por romanoj en Germanujo.

En 2020 Riley gajnis la platenan premion en Nederlando por 300,000 ekzempleroj de unu romano en unu jaro, premio kiu ankaŭ estis gajnita per la Harry Potter romano.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Kiel Lucinda Edmonds[redakti | redakti fonton]

  • Lovers and Players (1992)
  • Hidden Beauty (1993)
  • Enchanted (1994)
  • Not Quite an Angel (1995)
  • Aria (1996)
  • Losing You (1997)
  • Playing With Fire (1998)
  • Seeing Double (2000)

Kiel Lucinda Riley[redakti | redakti fonton]

  • The Orchid House (also known as Hothouse Flower) (2010)
  • The Girl on the Cliff (2011)
  • The Light Behind the Window (also known as The Lavender Garden) (2012)
  • The Midnight Rose (2013)
  • The Angel Tree (2014)
  • The Italian Girl (a rewrite of Aria) (2014)
  • The Olive Tree (also published as Helena's Secret) (2016)
  • The Love Letter (a rewrite of Seeing Double) (2018)
  • The Butterfly Room (2019)
  • The Murders at Fleat House (2022)

La serio Seven Sisters[redakti | redakti fonton]

  • The Seven Sisters (2014)
  • The Storm Sister (2015)
  • The Shadow Sister (2016)
  • The Pearl Sister (2017)
  • The Moon Sister (2018)
  • The Sun Sister (2019)
  • The Missing Sister (2021)
  • Atlas: The Story of Pa Salt (2023) (postmorte kompletigita fare de Harry Whitaker)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]