Luigi Meneghello

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luigi Meneghello
Luigi Meneghello
Luigi Meneghello
Persona informo
Naskiĝo 16-a de februaro 1922
en Malo, Italio
Morto 26-a de junio 2007
en Thiene, Italio
Lingvoj italaangla vd
Loĝloko Thiene vd
Ŝtataneco itala
Alma mater Universitato de Padovo vd
Partio Partio de Agado vd
Amkunulo Katia Bleier
Profesio
Okupo verkisto historiisto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luigi MENEGHELLO naskiĝinta la 16-an de februaro 1922[1] en Malo proksime de  Vicenza kaj mortinta la 26-an de junio 2007 en Thiene  estis itala verkisto. Li estas konsiderita kiel unu el la plej originalaj reprezentantoj de la itala literaturo en la 20-a jarcento.[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Luigi Mengehello naskiĝis la 16-an de februaro 1922 en Malo (Vicenza). Li magistriĝis pri filozofio en la Universitato de Padovo kaj post la 8-a de septembro 1943 partoprenis en la itala liberiga milito aliĝante al la “Partito d’Azione” (partio de agado).

En 1947 li transloĝiĝis al Anglio, kie li akiris la profesoran katedron de Itala Literaturo en la Universitato de Reading. Tie Meneghello fondis kaj estris ankaŭ la lokan fakon de Italaj Studoj.

En tiu tempo li kunlaboris kun multaj ĵurnaloj, kiel Comunità kaj Times literary supplement.

Dum lia kariero de universitata instruisto Meneghello verkis kaj publikigis multajn librojn. En 1963 li publikigis sian unuan verkon Libera nos a Malo, majestan prezenton de la vivo kaj civilizacio de sia vilaĝo, Malo.

En 1964 li publikigis I Piccoli Maestri, romano en kiu li rakontas pri siaj spertoj kiel partizano de la itala liberiga milito. Sekvis multaj aliaj verkoj, kie li, zorga enketanto de la itala realaĵo, observita de malproksime, kreis unikan lingvan eksperimenton kiu implikas la kunan ĉeeston de venetia dialekto, de la itala lingvo kaj de la angla lingvo.

Li verkis sporade por italaj ĵurnaloj (Corriere della Sera, La Stampa, Il Mondo, Epoca, L'Europeo, Il Gazzettino, Il Giornale di Vicenza) kaj por la angla gazeto The Guardian.

Inter 1963 kaj 1989 li skribis kompleksan intiman taglibron kiun li publikigis en tri volumoj sub la titolo Le carte.

En 1980 li forlasis la universitaton de Reading. Li translokiĝis al Londono kaj pasigis longajn periodojn en Thiene, en provinco de Vicenza.

En la periodo 2004-2006 li kunlaboris ankaŭ kun la gazeto Il Sole-24 Ore.

Li mortis en Thiene la 26-an de junio 2007.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Libera nos a Malo, Mondadori, Milano, 1963
  • Mi piccoli maestri, Mondadori, Milano, 1964
  • Pomo Pero, Mondadori, Milano, 1974
  • Fiori italiani, Mondadori, Milano, 1976
  • L'acqua di Malo, Lubrina, 1986
  • Il Tremaio. Note sull''inter-azione tra lingua e dialetto nelle scritture letero Ario, Lubrina, 1986
  • Jura, Garzanti, Milano, 1987
  • Bau-Sète!, Rizzoli, Milano, 1988;
  • Leda e la schioppa, Moretti & Vitali, 1989
  • Rivarotta, Moretti & Vitali, 1989
  • Che fate quel giovane?, Moretti & Vitali, 1990
  • Maredè, Maredè, Rizzoli, Milano, 1991
  • Il dispatrio, Rizzoli, Milano, 1993
  • Promemoria 1994
  • Il Turbo e il Chiaro 1996
  • La materia di Legadon, Rizzoli, Milano, 1997
  • Le Carte. Volumo I: Anni sessanta, Rizzoli, Milano, 1999
  • Le Carte. Volume II: Anni settanta, Rizzoli, Milano, 2000
  • Le Carte. Volume III: Anni ottanta, Rizzoli, Milano, 2001
  • Trapianti. Dall'inglese al vicentino, Rizzoli, Milano, 2002
  • Quaggiù nella biosfera. Tre swarn mandir historio sul lievito poetico delle scritture, Rizzoli, Milano, 2004
  • La materia di Legadon e altri reperti, Rizzoli, Milano, 2005

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.vicenza.com/mx_op-evdesc_cat-2013006_id-37594_lang-it.shtml[rompita ligilo]
  2. "Luigi Meneghello / Italio"[rompita ligilo], Literaturo Podio, Zuriko, Aprilo 2005