Mária Kresz
Mária Kresz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de junio 1919 en Berlino |
Morto | 1-an de septembro 1989 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Géza Kresz (violonisto) |
Patrino | Norah De Kresz |
Okupo | |
Okupo | muzeologo • etnografo |
Mária Kresz [kres], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kresz Mária estis hungara etnografo, muzeologo. Ŝia avo estis Géza Kresz, ŝia patro estis Géza Kresz (violonisto), ŝia geedziĝa nomo (hungare) estis Márkus Istvánné.
Mária Kresz[1] naskiĝis la 4-an de junio 1919 en Berlino, ŝi mortis la 1-an de septembro 1989 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Mária Kresz lernis en Vieno kaj Toronto, tial ŝi flue parolis hungare, germane, angle. Ŝi frekventis en gimnazio en Székesfehérvár, sed ŝi maturiĝis jam en Budapeŝto en 1938. Ŝi akiris diplomon (ŝi ankaŭ doktoriĝis) en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1944. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis István Györffy (etnografo) kaj Károly Viski. Jam ekde 1943 ŝi estis praktikanto, poste muzeologo en la etnografia muzeo en Budapeŝto. Ŝi pensiuliĝis en 1981, tamen ŝi laboris plu ĝismorte. Pli frue en 1953 ŝi edziniĝis kaj naskis 2 filinojn en 1953 kaj 1956. Dum la Hungara revolucio de 1956 ŝia edzo disidis, baldaŭ la geedza paro eksedziĝis. Ŝi okupiĝis pri popolaj artoj kaj kostumoj, ŝi kandidatiĝis en 1978. Ŝi ricevis premiojn en 1972, 1981 kaj 1985.
Ŝiaj disertaĵoj[redakti | redakti fonton]
- A gyermekkor és az ifjúkor egy kalotaszegi faluban (1944)
- A magyarországi fazekasság (1976)
Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]
- Gyermekélet és játék Sárpilisen (1942)
- Magyar parasztviselet. 1820–1867. (monografio, 1956; germane: 1957)
- Népi szűcsmunka (1979)
- A csákvári fazekasság (1987)
- Géza de Kresz and Norah Drewett. The Violinist and Pianist. Their Life and Music on Two Countries. (1989)
- Magyar fazekasművészet (monografio, 1991)
Elektitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]
- Magyar népi fazekasművészet (1949)
- A magyar cifraszűr (ankaŭ ruse, 1950)
- Magyar népi kerámia (1954)
- Játék a kalotaszegi Szárszón (1959)
- A magyar népművészet felfedezése (1968)
- A magyar szűcsmunka történeti rétegei (1978)
- Az alsó-őri gerencsérség (1986)
- Vörösmarty-emlékek (kunaŭtoro, 1995)
Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1959, 1965, 1978)
- Arthalo Budapeŝto (1965)
- Parizo (1976–1977)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- fondaĵo "Kresz Mária"
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2020-06-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio