Maks kaj Moric
Max und Moritz – Eine Bubengeschichte in sieben Streichen (Rakonto pri du bubaĉoj en sep ĉapitroj) estas verko de Wilhelm Busch. La verko estis aperigita 1865-04-04. Ĝi estas unu de la fruaj verkoj de Busch.
Max und Moritz estas unu de la plej konataj verkoj de la germana infan-literaturo. Ĝi estis dekomence vendita en grandaj kvantoj. Jam dum la vivtempo de Busch ĝi estis tradukita en dek lingvojn, en 1887 en la japanan. En 1997 ekzistis minimume 281 tradukoj en dialektojn kaj lingvojn[1] inter tiuj pli ol 60 en germanlingvajn dialektojn.
Tradukoj en Esperanto [redakti]
Maks kaj Moric / sen jaro. Trad.: Franz Zwach
Originala titolo: Max und Moritz
Maks kaj Moric : bildrakonto / 1983. Trad.: Wilfried Hofmann
Originala titolo: Max und Moritz
Max kaj Moritz : buba rakonto en sep petoloj / 1984. Trad.: Franz Döring. - Saarbrücken: Iltis-Eld., 1984. - 57 p.
Originala titolo: Max und Moritz
Maks kaj Morits : knaba rakonto en sep bubaĵoj / 1985. Trad.: Rudolf Fischer
Originala titolo: Max und Moritz
- Max & Maurice, a Juvenile History in Seven Tricks (German/English) App for iPad iPhone iPod, told with animated pictures and readout function
Notoj [redakti]
- ↑ Diers, S. 64