Konverĝa serio
En matematiko, serio estas sumo de eroj de vico de nombroj.
Por donita vico
, la n-a parta sumo Sn estas sumo de la unuaj n eroj de la vico, tio estas,
Serio estas konverĝa se kaj nur se la vico de ĝiaj partaj sumoj
konverĝas (ekzistas limigo de vico). En pli formala lingvo, serio konverĝas se tie ekzistas limigo y tia ke por ĉiu ajne malgranda pozitiva nombro e, e>0, estas entjero N tia ke por ĉiuj n ≥ N,
Serio kiu ne estas konverĝa estas malkonverĝa serio.
Enhavo |
Ekzemploj [redakti]
Konverĝaj serioj
- Inversoj de nenegativaj entjeraj potencoj de 2
- Inversoj de pozitivaj entjeroj kun alternaj signoj (alterna serio)
- Inversoj de kvadrataj nombroj
- Inversoj de pozitivaj neparaj entjeroj kun alternaj signoj
Malkonverĝaj serioj
- Inversoj de pozitivaj entjeroj
- Inversoj de primoj:
Konverĝaj testoj [redakti]
Konverĝa testo estas maniero por difini ĉu serio konverĝas aŭ malkonverĝas
Kompara provo [redakti]
Eroj de la vico
estas komparataj al tiuj de la alia vico
.
Se, por ĉiuj n,
kaj
konverĝas, do
konverĝas.
Se, por ĉiuj n,
, kaj
malkonverĝas, do
malkonverĝas.
Rilatuma provo [redakti]
Se por ĉiu n, an>0 kaj ekzistas r tia ke
tiam se r<1, do la serio konverĝas. Se r>1, do la serio malkonverĝas.
Se r = 1 la rilatuma provo ne donas respondon, la serio povas kaj konverĝi kaj malkonverĝi.
Radika provo [redakti]
Se por ĉiu n, an≥0 kaj ekzistas r tia ke
tiam se r<1, do la serio konverĝas. Se r>1, do la serio malkonverĝas.
Se r = 1 la radika provo ne donas respondon, la serio povas kaj konverĝi kaj malkonverĝi.
La rilatuma provo kaj la radika provo estas ambaŭ bazitaj sur komparo kun geometria serio, kaj tiel ili laboras en similaj situacioj. Se la rilatuma provo laboras (la limigo ekzistas kaj estas ne egala al 1) tiam laboras la radika provo. La reo tamen, estas ne vera. La radika provo estas pro tio pli ĝenerale aplikebla, sed kiel praktika materio la limigo estas ofte malfacila al komputi por kutime estantaj specoj de serioj.
Limiga kompara provo [redakti]
Se por ĉiu n, an>0 kaj bn>0 kaj limigo
ekzistas kaj estas ne nulo, do
konverĝas se kaj nur se
konverĝas.
Alterna seria provo aŭ kriterio de Leibniz [redakti]
Por alterna serio de formo
kie por ĉiu n an>0, se {an} estas monotone malkreskanta kaj havas limigon 0, do la serio konverĝas.
Integrala provo [redakti]
La serio povas esti komparita al integralo. Se ekzistas pozitiva kaj monotone malkreskanta funkcio f(x) tia ke je ĉiuj pozitivaj entjeraj argumentoj ĝi egalas al eroj de la serio f(n) = an kaj se
tiam la serio konverĝas. Se la integralo malkonverĝas, tiam la serio malkonverĝas.
Koŝia konverĝa provo [redakti]
Serio
konverĝas se kaj nur se la vico de partaj sumoj estas koŝia vico.
Ĉi tio signifas ke por ĉiu
estas pozitiva entjero N tia ke por ĉiuj m kaj n tiaj ke n ≥ m ≥ N
kio estas ekvivalento al
Koŝia kondensa provo [redakti]
Se {an} estas monotona malkreskanta vico, do
konverĝas se kaj nur se
konverĝas.
Provo de Dirichlet [redakti]
Abela provo [redakti]
Provo de Raabe [redakti]
Kondiĉa kaj absoluta konverĝo [redakti]
Por ĉiu vico
, laŭ propraĵo de sumo de absolutaj valoroj (neegalaĵo de triangulo sur la kompleksa ebeno)
Ĉi tio signifas ke se
konverĝas, tiam ankaŭ
konverĝas (sed ne inverse).
Se serio
konverĝas, do serio
estas absolute konverĝa. Absolute konverĝa vico estas tiu en kiu longo de linio kreita per kunigo kune de ĉiuj pligrandiĝoj al la parta sumo estas finia. Ekzemple, serio de Taylor de la eksponenta funkcio estas absolute konverĝa ĉie.
Se serio
konverĝas sed serio
malkonverĝas, do la serio
estas kondiĉe konverĝa. La linio kreita per kunigo kune de ĉiuj pligrandiĝoj al la parta sumo estas malfinie longa. Ekzemple, serio de Taylor de logaritmo estas kondiĉe konverĝa.
La rimana seria teoremo statas ke se reela serio konverĝas kondiĉe, do eblas reordigi ĝiajn erojn tiel ke la serio konverĝu al ĉiu donita reela valoro, aŭ malkonverĝu.
Uniforma konverĝo [redakti]
Estu
vico de funkcioj.
La serio
konverĝas unuforme al f se la vico {Sn} de partaj sumoj difinita per
konverĝas unuforme al f.
M-provo de Weierstrass estas analogo de la kompara provo por malfinia serio de funkcioj.










![\lim_{n \to \infty} \sqrt[n]{a_n} = r](http://upload.wikimedia.org/math/9/a/7/9a761a426259aa87922b0d2015d11bf9.png)




