Malriĉeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malriĉa knabo de Ĝakarto (Indonezio), kiu ĝoje demonstras pupon, trovitan en rubaĵo.

Malriĉeco estas manko de aĵoj, kiuj difinas vivkvaliton, inkluzive de manĝaĵoj, vestaĵoj, ŝirmejo, kaj sekura trinkebla akvo, sed ankaŭ netuŝeblaĵoj, kiel la oportuneco lerni kaj ĝui la respekton de samcivitanoj. Daŭraj debatoj pri kaŭzoj, efikoj, kaj malriĉec-mezurmetodoj rekte influas la planon kaj aplikon de malriĉec-reduktaj programoj, kaj tial gravas al internacia evoluigo kaj publika administracio.

Kvankam oni ĝenerale konsideras malriĉecon nedezirinda pro la doloro kaj suferado, kiujn ĝi povas kaŭzi, en iuj spiritaj kuntekstoj, iuj konsideras "volontan malriĉecon," kiu temas pri la forlaso da materiaĵoj, kiel solidecon.

Malriĉeco povas efiki aŭ individuojngrupojn, kaj ne estas limigita al la tria mondo. Malriĉeco en evolugitaj landoj manifestiĝas per aro da socialaj problemoj, inkluzive de senhejmeco, kaj la daŭro de getaj domaroj.

Faktoj pri malriĉeco

Mondmapo, kiu montras la elcentaron de la populacio, kiu suferas pro malsato, laŭ Tutmonda Nutraĵa Programo (World Food Programme), 2006
Mondmapo, kiu montras la elcentaron de la populacio, kiu vivas kontraŭ malpli ol unu usona dolaro por tago. Pritakso de UN, 1990-2005.
Mondmapo, kreita de CIA, kiu montras la percentaron de la populacio, kiu vivas sub la definita nacia limo por malriĉeco
Mondmapo de ekspektata vivdaŭro.
Mondmapo, kiu montras la Indekson de homa evoluo (Human Development Index).
Mondmapo, kiu montras la koeficienton de Gini, la mezuron por malegaleco de enspezoj.

Kaŭzoj

Laŭ la informo de FAO preparantaj la pintokunveno de Romo de junio 2008, kiu klopodis peti al la riĉaj landoj monsumon por malpliigi la riĉecon kaj malsaton en la mondo, ĉefaj kaŭzoj de malriĉeco estus jenaj:

  • malbonkvalitaj kaj malgrandaj agrikulturaj rikoltadoj de antaŭaj jaroj,
  • malgrandaj rezervoj de cerealoj,
  • la prezo de la petrolo,
  • plialtiga mondopeto de biofuelo (biokarburaĵo, biodizelo)
  • malpli da helpo al la agrikulturo kaj
  • financa spekulado.

Statistikaj pritaksoj

Oni povas pritaksi malriĉecon absolute kaj relative. Absoluta malriĉeco estas la nivelo, kiu restas konstanta dum granda tempoperiodo kaj estas same kalkulata en diversaj landoj. Unu ekzemplo de la absoluta malriĉeco estas la elcento da la loĝantaro, kiu manĝas malpli da manĝaĵoj ol bezonataj por satigi la homan korpon (proksimume 2000-2500 kaloriojn tage por plenkreska viro).

La Monda Banko difinas ekstreman malriĉecon kiel vivadon kontraŭ mapli ol unu usona dolaro ĉiutage (kalkulita kiel prokapa enspezo), kaj mezan malriĉecon kiel per vivadon kontraŭ malpli ol du usonaj dolaroj ĉiutage, kaj publikigis jenan pritakson: "en la jaro 2001 1,1 miliardoj da homoj havis konsum-nivelojn sub 1 usona dolaro ĉiutage, kaj 2,7 miliardoj vivis kontraŭ malpli ol 2 usonaj dolaroj ĉiutage." La proporcio de la loĝantaro en la evoluanta mondo, kiu vivas en ekstrema malriĉeco, malplimultiĝis de 28% en 1990 al 21% en 2001. Konsiderante la periodon inter 1981 kaj 2001, la elcento de la monda loĝantaro, kiu vivis per 1 usona dolaro ĉiutage duoniĝis.

Tamen, la plimulto de tiu ĉi pliboniĝo okazis en la orienta kaj suda Azio. En la orienta Azio, la Monda Banko raportas, ke, "la malriĉeco pokapa ĉe la $2-ĉiutaga nivelo, laŭ pritaksoj, falis ĝis ĉirkaŭ 27%, malplimultiĝinta de 29,5% en 2006, kaj 69% en 1990."

En la sub-sahara Afriko, la MEP pokapa malpligrandiĝis je 14%, kaj ekstrema malriĉeco plimultiĝis de 41% en 1981 al 46% en 2001, pligrandigante la nombron da homoj, kiuj vivas en malriĉeco de 231 milionoj al 318 milionoj.

Aliaj regionoj malmulte ŝanĝiĝis. Dum la fruaj 1990-aj jaroj, la ŝanĝemaj ekonomioj de la Orienta Eŭropo kaj Centra Azio spertis grandan falon de enspezoj. Malriĉeco pligrandiĝis je 6% ĉe la fino de jardeko, antaŭ ol ĝi komencis denove malgrandiĝi.

La informoj de la Monda Banko montras, ke la elcento de la loĝantaro, kiu vivas en hejmoj kun konsumado aŭ enspezo pohoma sub la malriĉec-nivelo malpligrandiĝis en ĉiu regiono de la mondo ekde 1999:

Regiono 1990 2002 2004
Orienta Azio kaj Pacifiko 15,40% 12,33% 9,07%
Eŭropo kaj Centra Azio 3,60% 1,28% 0,95%
Latin-Ameriko kaj Karibio 9,62% 9,08% 8,64%
Mez-Oriento kaj Norda Afriko 2,08% 1,69% 1,47%
Suda Azio 35,04% 33,44% 30,84%
Sub-Sahara Afriko 46,07% 42,63% 41,09%

Tamen ekzistas kritikoj kontraŭ tiuj ĉi pritaksoj. Shaohua Chen kaj Martin Ravallion notas, ke kvankam "klara tendenca malplimultiĝo de la homoj, kiuj vivas en absolute malriĉaj kondiĉoj, evidentas, kvankam ĝis okazas kun neegala progreso en diversaj regionoj... la evoluanta mondo ekster Ĉinio kaj Barato spektis malmulte aŭ entute neniom da progreso koncerne reduktadon de la nombro de malriĉuloj." Tamen, se konsideri la fakton, ke la monda loĝantaro plimultiĝis, kaj anstataŭ ol rigardi la tutmondan elcenton, kiu vivas kontraŭ $1 tage, oni konsideras tiun statistikon sen Ĉinio kaj Barato, oni povas vidi, ke tiu elcento malplimultiĝis de 31,35% al 20,70% inter 1981 kaj 2004.

Malriĉeco en la mondo

Krom la izolitaj aŭ multnombraj kazoj de malriĉeco ene de ne malriĉaj landoj, tradicie oni kutimos konsideri, ke la plej malriĉaj landoj estas en la tiel nomata Tria Mondo, tio estas Centrameriko, Sudameriko, Orienta Eŭropo, Centra Azio, sudorienta Azio kaj subsahara Afriko, krom precizaj landoj ene de aliaj mondoregionoj.

Multaj landoj el subsahara Afriko estas en stato de malriĉeco. Tiele Zimbabvo suferas komence de la 21-a jarcento teruran ekonomian krizon kun nedungado de 80 % kaj oficiala inflacio de 160.000 %, kio rezultis en politika krizo kaj elmigrado de ĉirkaŭ 3 milionoj da homoj ekzemple al Sudafriko.

Agado kontraŭ malriĉeco

Ĉe riĉaj landoj, organizoj, entreprenoj aŭ individuoj helpo kontraŭ malriĉeco povas inversigi la maljustan rilaton de riĉaj landoj respektive de malriĉaj landoj dum la kolonia epoko. Dum la dua duono de la 20-a jarcento tiu procezo disvolviĝis en riĉaj landoj, ĉefe de Nordameriko, Okcidenta EŭropoAzio kaj la helpo kreskas okaze de naturaj katastrofoj, kiel tertremoj, inundoj, cunamoj, ktp. Internaciaj organizoj, kiel Unuiĝintaj Nacioj, Ruĝa Kruco, Eŭropa Unio, ktp., havas en siaj duarangaj celoj tiun tipon de helpon.

Aliflanke en multaj landoj de kulturo ĉu kristana ĉu islama ĉu de aliaj religikulturoj, tiu helpo kontraŭ malriĉeco anstataŭas eksan praktikon de karitato.

Agado en Eŭropa Unio

En 2007 la Eŭropa Unio malpliigis sian helpokvanto al malriĉaj landoj. En tiu organizo kvereletas aŭ polemikas du grupoj de ŝtatoj: unuflanke pli riĉaj ŝtatoj kaj tiuj kun pli sociaj registaroj, kiel Svedio, Finlando, Danio, Britio, Nederlando, Belgio, ktp., kiuj volas pliigi tiun helpon kaj kontraŭflanke malriĉaj landoj kaj tiuj kun malsocialaj registaroj, kiel lastatempe Italio kaj Francio, rege de respektive Berlusconi kaj Sarkozy, kiuj sukcesas malpliigi la kvanton kaj kreskon de tiu helpo fare de la OHD (Oficiala Helpo al Disvolviĝo). Tiun helpon ege bezonas ŝtatoj kiel MozambikoSiera-Leono, kie ĝi konsistigas aĉ la duonon de la publika buĝeto. Laŭ antaŭaj memdevigoj (2002 kaj 2005), tiu helpo devus atingi 0'56% de la MEP en 2010 kaj la 0'7% en 2015, sed dum 2007 tiu helpo malpliiĝis ĝis 46,087 milionoj da eŭroj (nur 0,38%), anstataŭ 47,676 milionoj (0,41%) de 2006.[1]

Notoj

  1. El País, 26a majo 2008, Andreu Missé, "La UE relaja su compromiso de ayuda a los países pobres.", p. 9

Bibliografio

  • Majid Rahnema, Quand la misère chasse la pauvreté (kiam mizero forpelas malriĉecon), Fayard/Actes Sud, 2003.

Filmografio

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri malriĉ(ec)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Al malriĉulo infanoj ne mankas. 
  • Citaĵo
     Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu. 
  • Citaĵo
     Malriĉeco ne estas malvirto. 

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Lernu