Marcantonio Flaminio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcantonio Flaminio
(1497-1550)
Itala humanisto kaj poeto.
Itala humanisto kaj poeto.
Persona informo
Naskiĝo 1497
en Serravalle,  Italio
Morto 17-a de februaro 1550
en Romo,  Italio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malario vd
Lingvoj latina vd
Alma mater
Profesio
Alia nomo Marcus Antonius Flaminius vd
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Markantono Flaminio (1497-1550) estis itala humanisto, poeto kaj latinisto. Verkisto pri latinaj poezioj li super ĉio renomiĝis pro sia revizio de la verko "Beneficio di Cristo" far Benedetto Fontanini (1495-1556) ankaŭ konata kiel "Benedetto da Mantova". Ĉi-verko faris grandan sukceson dum la 16-a jarcento kaj enhavis konceptojn tre proksima al la Protestanta Reformo, pro tio ĝi estis inkluzivita en la Indekso de malpermesitaj libroj de la Katolika Eklezio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Giovanni Antonio Zarrabini (1464-1536), kultivanto de la greka kaj latina literaturoj kaj unua instruanto de la filo. Pro religiaj demandoj dum la "Milito pri la Ligo de Kambrajo", lia naskiĝurbo troviĝis envolvita en la malamikeco kaj en 1509 la familio reiris al Milano, la pripatra naskiĝurbo. En 1514, Markantono kune kun sia patro iris al Romo, kie li restis kelkajn monatojn, kaj dum tiu periodo li donis al la papo Leono la 10-a (1475-1521) sian verketon "Annotationum Sylvae duae". Samtempe vizitadis la papan kortegon la poeto Raffaello Brandolini (1465-1517) kaj la humanistoj Giovan Battista Pio (1460-1540) kaj Filippo Beroaldo la Juna (1472-1518).

Pli malfrue li transloĝiĝis al Napolo, kie li konatiĝis kun Jacopo Sannazaro (1457-1530) kaj en 1515 li pasis al Urbino, laŭ invito de Baldassare Castiglione (1478-1529) al kiu li dediĉos, en 1526, sian verkon "Lusus pastorales". En septembro 1515 li publikigis en Fano sian "Carminum libellus", dediĉitan al la bolonja humanisto Achille Bocchi (1488-1562), latinajn versojn kun amora kaj mitologia inspiro. Fine de tiu sama jaro, atendante al la patra volo, li establiĝis en Bolonjo por studi filozofion.

En la bolonja studio tiam instruis prestiĝaj profesoroj tiaj kiaj Achille Bocchi (1488-1562), Pietro Pomponazzi (1462-1525), Ludovico Boccadiferro (1482-1545) kaj Romolo Quirino Amaseo (1489-1552). Tiuepoke Achille Bocchi kaj Leandro Alberti (1479-1552) entreprenis iniciativon pri kompilado de biografia vortaro, kies titolo estis "De viris illustribus Ordinis praedicatorum", kiu estis publikigita en Bolonjo en 1517, al kiu kunlaboris ankaŭ Markantono Flaminio rilate al la kapvortoj pri la beato "Maŭrico de Parinonio" kaj sia kuzo Sebastiano Flaminio, itala kuracisto akuzita pri herezo kaj samseksemeco antaŭ la Sankta Ofico de Imolo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sebastiano Delio (1488-1570)

  • Achille Bocchi (1488-1562)
  • Romolo Quirino Amaseo (1489-1552)
  • Cristoforus Longolius (1490-1522)
  • Marco Antonio Passeri (1491-1563)
  • Gian Matteo Giberti (1495-1543)
  • Benedetto Fontanini (1495-1556)
  • Reginald Pole (1500-1558)
  • Ludovico Beccadelli (1501-1572)
  • Caterina Cybo (1501-1557)
  • Juan de Valdés (1505-1541)
  • Pietro Carnesecchi (1508-1567)
  • Giovanni Gerolamo Morone (1509-1580)
  • Giulia Gonzaga (1513-1566)
  • Gian Francesco Alois (1515-1564)

Referencoj[redakti | redakti fonton]