Mariavitismo
Mariavitismo. Religia movado naskiĝinta en Polujo (Płock) en 1887, en la naskiĝjaro de Esperanto. La Mariavitoj vidas en tio signon, ke ĉiu adepto de Mariavitismo devas posedi Esperanton[mankas fonto]. Iniciatinto estis „Panjo“ Feliksa Kozłowska, antaŭe katolika monaĥino, estis pluraj pastroj esperantistoj (ekz. pastro Furmaniak Adamo Gabrielo), episkopo esperantisto Maria Filip Feldman li loĝis en Płock (ĉe la strato Dobrzyńska 27) li i.a. prizorgis la "Mariavitan Junularon" (li persone partoprenis la UK de Esperanto kaj aliajn E-aranĝojn) kaj eĉ estis unu arĥiepiskopo d-ro Johano Mario Miĥaelo Kowalski, ĉefulo de mariavita religio (li ankaŭ loĝis en Płock), esperantisto kaj li instruis persone Esperanton, laŭ lia ordono ĉiuj mariavitaj pastroj devas posedi Esperanton kaj en ĉiuj mariavitaj lernejoj Esperanto estis instruata. Komence la mariavita movado estis kaŝa, sed post la ekskomuniko de la Roma papo en 1906 ĝi malkaŝe deklaras sin kiel nova (registrita) eklezio. Mariavitismo distingiĝas de la romkatolikismo: Diservoj okazas en nacia lingvo. Celibato estis forigita, la pastroj edziĝas kun pastrinoj. Pastroj povas esti ne nur viroj (iam ekzistis 57 pastrinoj kaj 1 arĥiepiskopino). Pekkonfesoj okazas ne antaŭ pastro, sed senpere antaŭ Dio mem. Estas permesite al ĉiuj legi ĉiujn librojn. Forestas devigaj fastoj. La pastroj ne estas pagataj. Ĉefa sidejo: la Sanktejo de Mizerikordo kaj Amo en Płock. La pastro devige posedas Esperanton. La eklezio eldonas gazeton en Esperanto („La Juna Mariavito“ kaj „Renkonte al la Suno“.
Bibliografio
- Katarzyna Tempczyk, "Nowe przymierze uczynił Pan z nami..." Teologia Kościoła Katolickiego Mariawitów, Wydawnictwo Naukowe Semper, Warszawa 2011