Masakro de Katin
La masakro de Katin (aŭ Katyń) estis amasa ekzekuto de polaj oficiroj dum la dua mondmilito, en 1940. La masakro senvualiĝis en 1943; tio kaŭzis interrompon de la diplomatiaj rilatoj inter la elmigrinta pola registaro en Londono kaj Sovet-Unio.
Post kiam Nazia Germanio subskribis kontrakton en 1939 kun Sovetunio pri neagreso unu kontraŭ la alia, Germanio ekatakis Pollandon de okcidento, la Soveta Ruĝa Armeo okupis post ĉ. tri semajnoj la orientan parton de la lando (proksimume ĝis la Curzon-linio). Pro la okupado de Pollando, la polaj soldatoj militkaptiĝis po dekmiloj kaj iris al kaptitejoj en malproksimajn lokojn. Kiam Germanio okupis Sovetunion en la junio de 1941, la London-sideja pola elmigranta registaro kaj la sovetia gvidantaro interkonsentis pri kunlaboro kontraŭ Germanio kaj ili starigis polan armeon sur sovetia teritorio.
La pola generalo Władysław Anders komencis organizi la armeon kaj petis la sovetian gvidantaron transdoni tiujn 15.000 polajn militkaptitojn, kiujn la sovetianoj gardis en kaptitejoj ĉe proksimo de Smolensk, li estis informita en decembro de 1941, ke plimulto de la kaptitoj rifuĝis al la fora Manĝurio kaj ili malaperis.
La 13-an de aprilo 1943, la germanoj sciigis, ke oni trovis amastombojn de polaj oficiroj proksime al Smolensk, en arbaro de Katin. Ili trovis entute 4.443 kadavrojn, pafitajn en la kapon de malantaŭe kaj enterigitajn en amas-tombejoj. La germanoj akuzis la sovetianojn pri ekzekuto de la militkaptitoj en majo de 1940. La sovetianoj kontestis tion kaj akuzis la germanojn pri la amasmurdo, asertante, ke la poloj laboris en 1941 ĉe konstruado, tiel ilin murdis la germanoj en aŭgusto de 1941. La posta ekzameno de germanoj kaj la Ruĝa Kruco, pruvis, ke la masakro okazis komence de 1940, kiam la areo estis en mano de la Sovet-Unio.
La Londona elmigrinta pola registaro petis la Internacian Komitaton de la Ruĝa Kruco, ke ĝi ekzamenu la tombojn. La pola registaro petis oficialan raporton de la sovetia registaro pri sorto de la pluaj malaperintaj militkaptitoj. La sovetianoj rifuzis la postulojn kaj interrompis la diplomatiajn kontaktojn kun la Londona elmigrinta pola registaro je la 25-a de aprilo 1943. Poste, la sovetia reĝimo ekorganizis polan elmigrintan registaron el komunistoj kaj simpatiantoj.
La Masakro de Katin lasis profundajn vundojn en la polaj-sovetiaj rilatoj ĝis enpotenciĝo de la moskvo-fidelaj komunistoj. La Sovetunio asertis dum jardekoj, ke la polajn oficirojn murdis la germanaj taĉmentoj en 1941. Tiun varianton akceptis ankaŭ la komunistaj polaj registaroj. En marto de 1989, la nova nekomunista koalicia registaro oficiale respondecigis la sovetian sekretservon NKVD. La postaj ekzamenoj firmigis la aserton, ke la polajn oficirojn ekzekutis la sovetiaj sekurecaj servoj en printempo de 1940. La ekzekuto plej ofte okazis per kapopafo (de malantaŭe, la kuglo ellasis la kranion super la okuloj) aŭ per trapiko per bajoneto okaze de kontraŭstaro.
Rusio rekonis la respondecon de NKVD en 1993 - je urĝigo de Pollando - en sciigo de la rusa novaĵagentejo TASS.
En 2008 jaro, dum la vizito en Moskvo de ĉefministro de Pollando Donald Tusk, prezidanto de Rusio Vladimir Putin anoncis, ke la Masakro de Katin estis farita de sovetianoj.
Vidu ankaŭ
- Janina Lewandowska
- Józef Czapski
- Józef Mackiewicz
- Stanisław Swianiewicz
- Zdzisław Peszkowski
- Stefan Niedzielak
- Walenty Badylak
- Augustów-traserĉo
- Komitato de Katin
- Federacio de Katinaj Familioj
- Genocido
- Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010
- Tombejo de la Viktimoj de Totalismo en Ĥarkovo
- Celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin
- Filmo far de Andrzej Wajda
- Memor-Tago pri Viktimoj de Krimo en Katin
- Masakro de Piaśnica
Bibliografio
- Amtliches Material zum Massenmord von Katyn, Berlin 1943 Teksto;
- W. Abarinow: Oprawcy z Katynia (Ekzekutistoj de Katin), Kraków 2007. ISBN 978-83-240-0792-9;
- Charków. Księga Cmentarna Polskiego Cmentarza Wojennego (Ĥarkovo. Libro-Tombejo de Pola Milita Tombejo), Warszawa 2003. ISBN 83-916663-5-2 Teksto;
- L.R. Coatney: The Katyn Massacre: An Assessment of its Significance as a Public and Historical Issue in the United States and Great Britain, 1940–1993, Western Illinois University 1993;
- Indeks represjonowanych (Indekso de persekutitoj): Volumo 1-a, Rozstrzelani w Katyniu (Pafmortigitaj en Katin), Warszawa 1995, ISBN 83-86713-11-9; volumo 2-a, Rozstrzelani w Charkowie (Pafmortigitaj en Ĥarkovo), Warszawa 1996, ISBN 83-86713-12-7; volumo 3-a, Rozstrzelani w Twerze (Pafmortigitaj en Tver), Warszawa 1997, ISBN 83-86713-18-6;
- I. S. Jażborowska: Katyń: zbrodnia chroniona tajemnicą państwową (Katin. Krimo protektata de ŝtata sekreto), Warszawa 1998. ISBN 83-05-13034-7;
- F. Kadell: Kłamstwo katyńskie. Historia pewnej manipulacji. Fakty, dokumenty, świadkowie (Katina mensogo). Historio de certa manipulado. Faktoj, dokumentoj, atestantoj), Wrocław 2008. ISBN 978-83-245-8645-5;
- N. Lebiediewa: Katyń. Zbrodnia przeciwko ludzkości (Katin. Krimo kontraŭ homaro), Warszawa 1998. ISBN 83-11-08741-5;
- J. Mackiewicz: Katyń. Zbrodnia bez sądu i kary (Katin. La krimo sen juĝo kaj puno), Warszawa 1997. ISBN 83-905877-1-8 [1]];
- A. Siomkajło: Katyń w pomnikach świata (Katin en monumentoj de la mondo), Warszawa 2002. ISBN 83-7399-009-7;
- J. Trznadel: Powrót rozstrzelanej armii (Reveno de pafmortigita armeo, Komorów 1997. ISBN 83-86482-01-X;
- W. R. Wawrzonek: Zbrodnia Katyńska i jej „białe plamy” (Katina murdo kaj ties "blankaj makuloj") , Łódź 2008. ISBN 978-83-927556-0-9;
- W. Wołk-Jezierska: Kulisy Zbrodni Katyńskiej (Malantaŭ la katina murdo), Wrocław 2005. ISBN 83-89684-81-0;
- J. Zawodny: Katyń, Lublin – Paryż 1989 (pollingva traduko de la libro Death in the Forest, Notre Dame 1962, kaj postaj eldonoj);
- В. Абаринов: Катынский лабиринт, Москва 1991. ISBN 5-7020-0374-8 Malnova teksto, [2]-kompletigo (pola eldono en 2007 titolita Oprawcy z Katynia);
Eksteraj ligiloj
- Listo de polaj oficiroj kaj policanoj murditaj Katyń, Miednoje kaj Ĥarkovo kaj de polaj civitaj de t.n. Ukraina Listo de Katyń
- Paĝo de Nacia Arkivo de Usono (NARA) dediĉita al la katina krimo kaj al dokumentoj koncerne la krimon
- Memor-muro al viktimoj de Katyń
- Anonco de verdikto de Eŭropa Tribunalo de Hom-Rajtoj en Strasburg, la 16-an de aprilo 2012