Mehdi Aĥavan Sales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mehdi Aĥavan Sales
Mehdi Aĥavan Sales.jpg
Naskiĝis Marto 1929
en Maŝhado
Mortis 26-an de Aŭgusto 1990
en Tehrano
Profesio poeto, verkisto, instruisto
Nacieco Irana
Aktivaj jaroj 1947-1990
Ĝenroj Persa libera poemo
Notindaj verko(j) Vintro
Aŭtuno en prizono
La fino de Ŝahnameo
Infanoj Lale, Luli, Tanosgol, Tus, Zardoŝt, MazdakAli
v  d  r
Information icon.svg

Mehdi Aĥavan Sales (perse: مهدی اخوان ثالث), estas unu el la plej grandaj poetoj de la persa lingvo en la nuntempo. Li naskiĝis en 1928 en Maŝhado en Ĥorasan-provinco de Irano, kaj forpasis en 1990 en Tehrano.

Li estas la nura nuntempa poeto, kiun oni entombigis ĉe la maŭzoleo de Ferdoŭsio (940 [?] - 1020 [?]) en Tuso. Lia pseŭdonimo estas M. Omid, (perse: م. اُمید) signifanta M. Espero.

De 1949 li loĝis en Tehrano. Post faligo de populara registaro de d-ro Mohammad Mosaddeg pere de Usono kaj Britio en 1953, li enprizoniĝis. Li estas unu el la plej bonaj nuntempaj poetoj, kiuj enkondukis liberan verson en la persan literaturon.

verkoj[redakti | redakti fonton]

Jen liaj verkoj kronologie:

  • 1951: La orgeno (Arganun) (perse: ارغنون)
  • 1955: Vintro (Zemestan) (perse: زمستان)
  • 1959: La fino de Ŝahnameo (Aĥare Ŝahname) (perse: آخر شاهنامه)
  • 1966: Ĉasado (Ŝekar) (perse: شکار)
  • 1970: Aŭtuno en prizono (Paiz dar zendan) (perse: پاییز در زندان)
  • 1972: Mi vizitis Ŝuŝon (Ŝuŝ ra didam) (perse: شوش را دیدم)
  • 1976: Oni diras ke Ferdoŭsio (Gujand ke Ferdoŭsi) (perse: گویند که فردوسی)
  • 1977: En la korteto de aŭtuno en prizono (Dar hajate kuĉake paiz dar zendan) (perse: در حاجت کوچک پاییز در زندان)
  • 1978: Nun, nova printempo (Inak bahari digar) (perse: اینک بهاری دیگر)
  • 1978: Batalu, ho heroo! (Beĝang ej pahlavan) (perse: بجنگ ای پهلوان)
  • 1979: Iniciatoj kaj estetiko de Nima Juŝiĝ (bedat-ha va badajee Nima Juŝiĝ) (perse: بدعت‌ها و بدایع نیما یوشیج)
  • 1979: Infero, sed malvarma (Duzaĥ, amma sard) (perse: دوزخ، اما سرد)
  • 1979: La vivo diras: tamen oni devas vivi (Zendegi migujad amma bajad zist) (perse: زندگی می‌گوید اما باید زیست)
  • 1983: Dediĉo kaj vizito (Bonoj kaj malbonoj) de Nima Juŝiĝ (Ata va lagaje Nima Juŝiĝ) (perse: عطا و لقای نیما یوشیج)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]