Mehmedo la 4-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
240
Sultano Mehmedo la 4-a

Mehmedo la 4-a (* la 2-an de januaro 1642; † la 6-a de januaro 1693) estis sultano de la Otomana Imperio inter la jaroj 1648 ĝis 1687. Li estis filo de la sultano İbrahim kaj kun sia armeo sendukcese sieĝis Vienon.

La reganto konatis sub la nomo Mehmed Avcı („Mehmedo la ĉasisto“), kaj efektive laŭdire la plejparton de sia regotempo pasigis ĉasante. La regadon de la imperio prizorgis la veziro Mehmed Köprülü. Köprülü konkerigis en la Otomana-Venecia milito 1645–1669 la insulojn de la Egea Maro, inter alie la insulon Kreto, de la Respubliko Venecio, kaj sukcese bataligis sian armeon kontraŭ la regno Aŭstrio en milito de la jaroj 1663–1664. Krome lia armeo elstaris en milito de la jaroj 1672–1676 kontraŭ Pollando-Litovio. La provo konkeri la tutan teritorion de Ukrainio en la Rusa-Otomana Milito de 1676–1681 tamen malsukcesis pro la forta rezisto de la kozakoj de regiono oriente de la rivero Dnepro kaj oriente de Kievo – tiuj kozakoj estis alianciĝintaj kun la Rusia Imperio.

Kozakoj de Zaporoĵo respondas al sultano Mehmedo la 4-a. Pentraĵo de Ilja Repin, 1880-1891

La pli posta veziro Kara Mustafa estis malpli sukcesa. Li dum 1683 subtenis la hungaran ribelon de Emeriko Thököly kontraŭ la aŭstraj regantoj, marŝis kun la otomana armeo tra la reĝlando Hungario kaj sensukcese sieĝis Vienon, por fine esti venkata per la armeo de la reĝo Johano la 3-a Sobieski de Pollando-Litovio.

La sultano strangoligis sian veziron Kara Mustafa, sed tio ne helpis pri lia politika pozicio. Kadre de la milito de 1683 ĝis 1699 la Otomana Imperio fine unuafoje estis en defenda, ne ataka pozicio, kaj dum la malsukcesa daŭrigo de la milito la sultano estis fine senpotencigita kaj malliberigita en Edirne.