Memoraj Tagoj de Holokaŭsto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Memoraj Tagoj de Holokaŭsto estas jaraj datoj difinitaj de diversaj landoj de la mondo por memorfesti la milionojn da viktimoj de Nazia Germanio, kaj precipe de la Holokaŭsto, kaj ankaŭ por honori postvivantojn de la holokaŭsto kaj iliajn savantojn kaj ankaŭ por batali malamon kaj antisemitismon. La dato de la memortago povas varii de lando al lando kaj ankaŭ la nomo de la memorfesto.

Listo de Memortagoj[redakti | redakti fonton]

Lando dato Nomo de la dato Rimarkoj
Unuiĝintaj Nacioj 27 januaro Internacia Tago de Memorado pri Holokaŭsto Determinita en 2005 de la Ĝenerala Asembleo
Germanio 27 januaro Memortago por la viktimoj de la nazia reĝimo Determinita en 1996 per la Deklaracio de prezidanto Roman Herzog
Azerbajĝano 27 januaro La tago de tragedio kaj heroeco de la juda popolo
Bosnio kaj Hercegovino 27 januaro Memoriga Tago de Holokaŭsto
Belgio 27 januaro Memoriga Tago de Holokaŭsto
Aŭstralio 27 januaro Memoriga Tago de Holokaŭsto
Bulgarujo 10 marto Memoriga Tago de Holokaŭsto, krimoj kontraŭ la homaro kaj savo de bulgara judaro
Hungario 16 aprilo Memoriga Tago de Holokaŭsto Ekde 2001
Pollando 19 aprilo Memortago por la Viktimoj de la Holokaŭsto kaj la Ribelo de Varsovia geto datreveno de la ribelo de Varsovia geto.
Serbio 22 aprilo Memoriga Tago de Holokaŭsto
Aŭstrio 5 majo Memortago por la viktimoj de nazia perforto kaj rasismo Determinita antaŭ la liberiga tago de Mauthausen
Latvio 4 julio Memortago por la viktimoj de la genocido kontraŭ la juda popolo Determinita laŭ la tago de la forbruligo de la Riga Sinagogo en 1941.
Francujo 16 julio Franca datreveno de la deportado de judoj el Parizo Determinita en la tago de la deportado de la judoj el Parizo
Slovakio 9 septembro Memoriga Tago de Holokaŭstaj Martiroj kaj Malamo La 9-an de septembro 1941 Slovakio aprobis kontraŭjudajn leĝojn bazitajn sur la Nurenberga Leĝo
Rumanio 9 oktobro Nacia Tago pri Memorado pri Holokaŭsto Ekde 2004. La dato estis elektita ĉar en ĉi tiu tago en 1941 komenciĝis la deportado de la judoj de Bukovino al Ĉednestrio.[1]
Litovio 23 septembro La tago de la genocido de litovaj judoj Determinita en la tago de likvido de la geto de Vilno (Vilna)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ziua Națională de Comemorare a Victimelor Holocaustului din România (en la Romana) [1]