Meteorŝtono de Knjahinja

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Meteorŝtono de Knjahinja estis natura fenomeno, kiu aperis 9-an de junio 1866. Ĉirkaŭ tagmezo subite aperis arda globo kun fuma vosto - meteoro. Ĉi natura fenomeno estis videbla de urbo Liptószentmiklós ĝis urbo Munkács en tiama Hungara reĝlando (distanco estas inter ili ĉirkaŭ 250 km). Dum menciita tago surteris meteorŝtono, kiu akiris posedaĵon - unu de la plej grandaj meteorŝtonoj en Eŭropo. Ĝi estas konata sub la nomo Meteorŝtono de Knjahinja laŭ loko de falo. Falloko nomiĝas Čorna mlaka (legu ĉorna mlaka) signifas rusine kaj ukraine - Nigra flako kaj troviĝas sur la ukraina flanko de masivo de monto Stinska kaj apartenis al teritorio de vilaĝo Knjahinja en Ukrainio.

Mapo de falo de meteorŝtono sur la tiama mapo

Post kelkaj tagoj moviĝis scientistoj de Aŭstrio-Hungario kaj organizis multajn sciencajn ekspediciojn al falloko. Oni registris observadojn kaj eldirojn de geatestantoj de lokaj vilaĝanoj, serĉadis kaj kolektadis diserojn de meteorŝtono. La plej granda ero pezis preskaŭ 300 kg kaj por ĝia eltiro, oni bezonis 6 parojn da kastritaj bovoj. 75 trovitaj pecoj de meteorŝtono iris al muzeojn en Peterburgo, Budapeŝto kaj Vieno. La falloko de meteoro estis kunita kun vilaĝo Knjahinja per markita turista piedvojo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto de informoj[redakti | redakti fonton]

  • Miro Buraľ: Poloniny- Turistický sprievodca, 2004, Turista gvidanto, libro, propra eldono