Michel Bergmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel Bergmann
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1945 (1945-01-01) (79-jaraĝa)
en Riehen
Lingvoj germana
Ŝtataneco SvislandoGermanio
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroverkistoscenaristo
vdr

Michel Bergmann ([Mihl BERKman], n. la 6-a de januaro 1945 en internulejo de Riehen apud Bazelo[1]) estas juda germana verkisto, filmreĝisoro, filmproduktoro kaj scenaristo.

Bergmann estis naskita kiel la infano de judaj germanaj rifuĝintoj en internulejo de la urbeto Riehen proksime de Bazelo en Svislando. Lia patrino venis el Zirndorf en Bavario, lia patro naskiĝis en Pollando kaj ekde la infanaj jaroj vivis en la Germana Regno. Michel Bergmann pasigis sian infanaĝon kaj junecon kun sia familio unue en Parizo kaj poste en Frankfurt ĉe Majno, kie post siaj studoj li kompletigis urnalistan metilernadon ĉe la gazeto Frankfurter Rundschau kaj poste laboris kiel sendependa ĵurnalisto. Poste li transiris al la kinoindustrio, kie li aperis kiel reĝisoro, produktanto kaj ĉefe kiel scenaristo por germanlingvaj kinaj kaj televidaj filmoj. Li ankaŭ skribis artikolojn por pgazetoj, magazinoj kaj diversaj antologioj.

En 2010 li publikigis la unuan parton de sia romantrilogio titolita Die Teilacher {prononco|di: TAJLaĥer}} ("la jidaj podetalaj vojaĝantaj vendistoj"), kiu humure traktas la postmilitan historion de la judoj de Frankfurto. La romano estis granda sukceso - pri la posta kineja filmo vidu sube.

La romandaŭrigo Machloikes [Maĥlojkes] estis publikigita en septembro 2011. Ĝia daŭrigo Herr Klee und Herr Feld, kiu traktis du maljunajn judojn, sinjorojn Kleefeld, psikologian profesoron kaj eksan filmaktoron, kiu baraktas pri konfliktoj inter si, konfliktoj kun la pasinteco kaj estas en tensia, sed ankaŭ kortuŝa rilato kun juna palestinanino dungita kie helpantino, estis publikigita en 2013. Kune kun Anke Apelt li skribis la historian romanon Die Ärztin (la kuracistino) sub la pseŭdonimo "Anke Michel", publikigita en 2010 kiel poŝlibro de la eldonejo Aufbau. En 2014 li publikigis siajn infanajn memorojn en Alles was war ("ĉio kio estis"). En sia mallonga romano Weinhebers Koffer ("la valizo de sinjoro Weinheber", 2015), Bergmann rekonstruas vivrakonton kaj prilumas kaj la cirkonstancojn de la apero de la ŝtato Israelo kaj la konflikton inter Israelo kaj Palestino.

Surbaze de la sukcesaj romanoj Die Teilacher kaj ĝia daŭrigo Machloikes, kineja filmo estis realigita en 2016 de la reĝisoro Sam Garbarski kiel germana-luksemburga-belga kunproduktaĵo. En 2017 la filmo premieriĝis ĉe la kinfestivalo Berlinale sub la "pseŭdofabela" titolo Es war einmal in Deutschland… ("Estis iam en Germanio..."). Poste la fimo publike prezentiĝis en kinejoj kaj estis vendita en 37 landoj. Bergmann estis implikita kiel scenaristo.

En 2021, lia unua krimromano estis publikigita fare de la eldonejo Heyne, Der Rabbi und der Kommissar – Du sollst nicht morden, "La rabeno kaj la komisaro - vi ne murdu!", kiel la unua en serio. La dua parto sekvis en oktobro 2022 sub la titolo Du sollst nicht begehren "Vi ne volupte deziru!" kaj en decembro 2023 la tria parto sub la titolo Fremde Götter, "Fremdaj Dioj".

En 2022, la romanoj Weinhebers Koffer ("la valizo de sinjoro Weinheber") kaj "Herr Klee und Herr Feld" (vidu supre) estis publikigitaj kiel teatraĵoj - en scenaroj verkitaj kune kun Anke Apelt. Ĉi-lasta premieris en majo 2022 ĉe la renoma teatro Kammerspiele en Hamburgo kun la aktoroj Udo Samel kaj Matthias Habich] en la ĉefaj roloj.

En februaro 2023, lia romano Mameleben oder das gestohlene Glück, "la panja vivo aŭ la ŝtelita feliĉo", estis publikigita fare de la svisa eldonejo Diogenes, en kiu li priskribas vivon kun sia patrino kaj ŝian sorton en rakonta formo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. biografio en: michel-bergmann.de, (germane, alirita la 22-an de marto 2024).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Baze la koresponda germanlingva teksto en vikipedio je la stato de la 22-a de marto 2024 - aliaj lingvoversioj ĝis nun ne estas - sed krome personaj impresoj de la unua esperantlingva redaktinto, kiu ĵus finlegis la romanon Herr Klee und Herr Feld.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]