Mihály Bíró

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Bíró
Persona informo
Naskonomo Weinberger Mihály
Naskiĝo 30-an de novembro 1886 (1886-11-30)
en Budapeŝto
Morto 30-an de novembro 1948 (1948-11-30) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Mihály Bíró
Okupo
Okupo desegnisto • pentristo • skulptisto • dezajnisto • grafikistoilustristo • grafikartisto
vdr

Mihály Bíró [mihAj bIrO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bíró Mihály estis hungara afiŝisto. Lia familia nomo estis (kun malĝusta ortografio) Biró.

Memortabulo pri Mihály Bíró

Mihály Bíró [1] naskiĝis la 30-an de novembro 1886 en Budapeŝto (laŭ alia fonto la naskiĝloko estas Bia), li mortis la 6-an de oktobro 1948 (laŭ alia informo la 30-an de novembro 1948) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Bíró devenis el juda familio. Li studis en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto, liaj plej gravaj instruistoj estis István Gróh kaj Imre Simay. Li lernis poste helpe de stipendioj en Berlino, Parizo kaj Londono. En la lasta urbego li atingis la unuan lokon en konkurso pri platetoj. Hejmenveninta en 1910 li okupiĝis pri afiŝoj. Oni aprezas lin kreinto de la hungara politika afiŝo. En 1911 li aliĝis al la socialdemokratoj. Liaj afiŝoj helpis ambaŭ revoluciojn post la 1-a mondmilito. En oktobro 1918 li establis kun Jolán Szilágyi la sindikaton de grafikistoj. Post falo de la Hungara sovetrespubliko li rifuĝis al Vieno, kie li edziĝis en 1925. Li vivtenis sin el afiŝaj laboroj en Aŭstrio, poste en Berlino, ekde 1933 en Ĉeĥoslovakio. Pro la nazioj en 1938 li rifuĝis al Parizo. En 1947 li hejmenvenis, en la sama jaro li ricevis premion. Pro malbona sanstato li jam ne povis instrui en la Belarta Altlernejo de Budapeŝto.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1912, 1913, 1917, 1967, 1978, 1986 Budapeŝto

Elektitaj afiŝoj aŭ similaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kalapácsos munkás (1911) - lia ĉefverko, simbolo de la hungaraj socialdemokratoj
  • Székesfővárosi Állatkert; Palma gumisarok; Gyerünk az Edison Mozgóba; Népszava (1910-aj jaroj)
  • Harctéri sorozat (1916) serio el 17 paĝoj pri la 1-a mondomilito
  • Bitangok; Búcsúztató 1918; politikaj afiŝoj (vidu la subajn bildojn!)
  • Köztársaságot!; Vörös Parlamentet!; 1919. május 1; politikaj afiŝoj
  • Miklós Horthy (1920) serio el 20 paĝoj pri Horthy

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo kaj strato en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]