Miklós Esterházy (palatino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Grafo Miklós Esterházy [miklOŝ esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Esterházy Miklós estis hungara politikisto, palatino, reĝa juĝisto. Lia nobela antaŭnomo estis galánthai.

Miklós Esterházy

Miklós Esterházy [1] naskiĝis la 8-an de aprilo 1583 en Hungara reĝlando en Galánta (nuntempa Galanta en Slovakio). Li mortis la 11-an de septembro 1645 en Nagyhöflány (nuntempa Großhöflein en Aŭstrio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Esterházy ŝanĝis kredon al katolikismo en 1601. Li lernis en Supra Hungarujo kaj Vieno. Baldaŭe li vivis en kortego de István Bocskai, poste ekde 1609 en Kassa. En 1612 li edziĝis baldaŭe havanta filon. En 1614 li ricevis la rangon barono kun bieno en Regéc. Baldaŭe li estis laŭvice estro de 3 departementoj, krome reĝa juĝisto inter 1622-1625, poste palatino. Li denove edziĝis en 1624 pro frua morte de la edzino, baldaŭe li havis 9 gefilojn. Li ricevis Ordenon de la Ora Lanfloko en 1628. Li strebis por unuiĝo de la hungariaj partoj sub la Habsburgoj, tiu politiko kreis multe de malamikoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A Magyar-Országi Palatinusnak, Gróf Eszterhazi Miklosnak, Rákóczi György Erdélyi fejedelemnek irt egynehány Intő Leveleinek igaz Pariája (latine kaj hungare en 1644, reeldonita en 1756)
  • Galantai gróf Esterházy Miklós munkái (Verkoj de Grafo Miklós Esterházy), (1852)
  • lia memuaro (1884)

Fontoj[redakti | redakti fonton]