Miroslav Malovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Miroslav Malovec

Miroslav Malovec en laborejo (2011)
Persona informo
Aliaj nomoj Mirek
Naskiĝo 8-an de decembro 1953
en Ŝablono:Flagicon Brno, Ĉeĥoslovakio
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Loĝloko Brno
Nacieco ĉeĥo
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistotradukistokomizoredaktoro • redaktisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton
  • Lumo en tenebroj
  • Ekaŭdi la animon
Aliaj aktivaĵoj redaktoro de Starto
vdr

Miroslav MALOVEC (naskiĝis la 8-an de decembro 1953 en Brno), kromnomata Mirek, estas ĉeĥa esperantisto, redaktoro de Starto (organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio), iama kronikisto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, fondinto de la ĉeĥlingva Vikipedio kaj aktiva kontribuanto de la Vikipedio en Esperanto. Krome li estas honora membro de ĈEA.

Esperanto-literatura agado

Sian poresperantan laboron li komencis per instruado en SET Lančov, lektorado de korespondaj kursoj kaj kiel membro de ekzamena komisiono de ĈEA. Por ekzamenotoj li publikigis koncizan Gramatikon de Esperanto (1988). Kun Zdeněk Rusín li tradukis romanon de František Kožík pri Komenio Lumo en tenebroj (1992), kun Jiří Patera rakontojn de Jaroslav Hašek Ne nur soldato Švejk (1994), kunlaboris ĉe novaj vortaroj por la publiko (Kraft-Malovec: Esperanta-ĉeĥa vortaro, 1995, Kraft: Ĉeĥa-esperanta vortaro, 1998) kaj ĉe broŝuro de fundamentoj de la ĉeha lingvo por eksterlandaj esperantistoj (Chrdlová-Malovec: Baza ĉeha konversacio, 1996), kiu estis tradukita ankaŭ en la anglan, germanan, francan, italan kaj rusan lingvojn. El Esperanto en la ĉeĥan li tradukis kun Václav Pecák filozofian verkon de Bruno Vogelmann Nova realismo (1996).

La menciitajn publikaĵojn eldonis la firmao KAVA-PECH en Dobřichovice, kun kiu M. Malovec kunlaboras redaktore ankaŭ ĉe preparo de publikaĵoj de aliaj aŭtoroj kaj tradukistoj, ekz. Milito kontraŭ Salamandroj de Karel Čapek (1994), Propra biografio de Karolo la 4-a (1994), Aŭdienco de Václav Havel (1996), Badenlanda legendaro de Benoît Philippe (1998) kaj La Besto de Vakareso de Joseph d'Arbaud (1998).

Dosiero:Malovecm.jpg
Juna Malovec en 1982 en SET Lančov

Kune kun Jaroslav Mráz li tradukis kaj redaktis libron de Věra Ludíková Ekaŭdi la animon (1998), preparis por publikigo aliajn tradukojn de Jaroslav Mráz (el Věra Ludíková, Zdenka Bergrová kaj Jiří Karen).

Li enĉeĥigis el Esperanto verkon de Detlev Blanke pri interlingvistiko. Por Taglibro de mia frato de Chava Pressburger li esperantigis du poemojn de Petr Ginz. En 2008 li kontribuis al la 3-a numero de la Beletra Almanako.

Komputila kaj cetera esperanto-agado

Gravan parton de lia laboro konsistigas enkomputiligado de manuskriptoj, postlasitaj de forpasintaj esperantistoj. Sisteme li enkomputiligis la verkojn de Josef Vondroušek, Miloš Lukáš, František Omelka kaj unuopajn verkojn de aliaj esperantistoj, interalie teknikan vortaron de iama scienc-teknika sekcio de ĈEA. Pro arkivaj celoj ankaŭ malnovajn esperantlingvajn publikaĵojn, kiuj restis nur en kelkaj ekzempleroj.

En interreto li kontribuas al la enciklopedio Vikipedio (ĉefe Vikipedio en Esperanto), preparis retpaĝojn por Starto kaj Dio Benu, starigis retpaĝon de ĉeĥaj Esperanto-verkistoj kaj de faka literaturo. Plie li laboras en la kluba komitato de Brno (biblioteko, bulteno), kaj en la pedagogia kaj ekzamena komisionoj kaj la sekcio de informadiko de ĈEA.

Persona vivo

Mezlerneja abituriento, en civila vivo li laboris dudek jarojn kiel teknika normigisto en konstruejo de komputila tekniko. Nun li laboras kiel vendisto de elektronikaj krompartoj por radioamatoroj kaj vivas en Brno.

Eksteraj ligiloj