Monaĥinejo Niedernburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥinejo Niedernburg
abatejomonaĥejo [+]
Koordinatoj48° 34′ 27″ N, 13° 28′ 19″ O (mapo)48.574213.4719Koordinatoj: 48° 34′ 27″ N, 13° 28′ 19″ O (mapo)

Monaĥinejo Niedernburg (Bavario)
Monaĥinejo Niedernburg (Bavario)
DEC
Monaĥinejo Niedernburg
Monaĥinejo Niedernburg
Lokigo de Bavario en Germanio

Map
Monaĥinejo Niedernburg
Vikimedia Komunejo:  Kloster Niedernburg (Passau) [+]
vdr
La turoj de la klostra kirko

La Monaĥinejo Niedernburg (germane Kloster Niedernburg) estas iama abatejo de la benediktaninoj kaj nuna klostro de Congregatio Jesu en la historia kerno de Passau, Germanujo, strato Jesuitengasse. Kripte estas entombigita beata Gizela de Bavario, la edzino de la unua kristana hungara reĝo Stefano la 1-a.

Historio[redakti | redakti fonton]

Interno
La tombo de la beatulino Gizela de Bavario

Helmut de Boor pensis, ke ĉi tiun monaĥejon jam menciis la Kanto de la Nibelungoj.[1]

Fondis ĝin en 1739 la agilulfido OdiloTasilo la 3-a (Bavario). En 1010 Niedernburg ricevis fare de la imperiestro Henriko la 2-a la privilegion de imperia senpereco. En la 11a jarcento estiĝis la romanika kolono-baziliko Sankta Kruco. Meze de la 11a jarcento entombigitis surloke la abatino Gizela de Bavario, fratino de Henriko la 2-a kaj vidvino de la hungara reĝo kaj sanktulo Stefano la 1-a. Kiel dua sakrala ejo starigitis en la 12a jarcento Mariokirko.

Klostro Niedernburg donacitis en 1161 fare de imperiestro Frederiko la Ruĝbarbulo al la passau-a princepiskopo Konrado la 1-a de Babenberg, post kiam la imperia senpereco tuj perdiĝis. Ties posteulo Wolfger de Erla rericevis fare de imperiestro Henriko la 4-a en la 1191-a jaro ankaŭ reĝajn impostokolektajn kaj voktadajn rajtojn, sekve Niedernburg iĝis rekta klostro de la passau-aj episkopoj. La ampleksaj terenposedoj krome garantiis la ekonomian bazon de la episkoplando. Wolfger demisiigis la abatinon kaj ĉefinigis dekaninon.

En la 15a jarcento la Gizela-tombo iĝis pilgrimadcelo de multo da hungaraj fideluloj. Ĉirkaŭ 1500 papo Aleksandro la 6-a repromociigis la dekaninan oficon (tiam Ursula von Schönstein) je abatina. En 1583 malfermis princepiskopo Urban von Trennbach la konventon ankaŭ por filinaro el burĝaj familioj. Du teruraj fajregoj de 1662 kaj 1680 detruis la monaĥinejon. Sed la Preĝejo Sankta Kruco kaj la konvento rapide rekonstruitis kaj en 1780 instalitis porknabina lernejo.

Abolicio iĝis en 1806 en la kuro de sekularigo; en 1815 ekfunkciis tie laborejo por prizonuloj, en 1822 frenezulejo kaj en 1826 hejmo por surdmutuloj. Episkopo Karl Joseph von Riccabona sukcese invitis en 1836 aninojn de Congregatio Jesu ekgasti kiuj fondis du porknabinajn lernejojn kun internejo. En oktobro 2013 ili forlasis la lokon pro kompleta manko de nova generacio monaĥina. Ja ankoraŭ funkciis la lernejoj (Gisela-Gymnasium; Gisela-Realschula) kaj la porlernanta internejo. Pro tio ke posedas parte la Liberŝtato Bavario la teritorion oni ekde 2013 intertraktis ĝian vendon al la Diocezo de Passau.[2][3]

Monaĥeja Preĝejo Sankta Kruco[redakti | redakti fonton]

Temas pri romanika kolonobaziliko el la 12a jarcento. La antaŭhalo eĉ pli malnovas kaj la volbo estas baroka. De la maldekstra flanka navo separatas la Erasmo-kapelo kun baptujo, vandfreskaĵoj kaj pietato de 1420. Ĉe la longhala kolonoj videblas figuroj kaj gotikaj kaj barokaj. En la suda transepto troviĝas monmento de la beatulino Gizela kun epitafoj de inter la 14a kaj la 17a jarcentoj. La ĉefaltara krucifikso datumas de 1508. Ne nur la preĝejo sed la tuta monaĥinejo damaĝitis dum incendio de 1662; apudas malfrugotika promenejo kovrita. Ĉe la orienta flanko monaĥeja staras la en 1150 sed ekde 1662 ruinanta Mario-kirko.

Tombo de Sankta Gregorio[redakti | redakti fonton]

Laŭlegende mortis en la 23.9.1093 meztage la maljuna armena ĉefepiskopo Gregorio dum suna eklipso kiun oni sepultis antaŭ la ĉefaltaro de la klostrokirko. La tombon oni trovis dum elfosadoj en 1978. Krome suna eklipso por ĉirkaŭ la 11a horo dokumenteblis. Du en la tombo trovitaj plumbaj platoj kun - pro korodo apenaŭ legebla biografio gregoria - atentigis je lia nacieco natione Armenus. La tabuloj plumbaj, la el la mediteranea regiono originanta zonobuklo kaj la brustokruco spekteblas hodiaŭ en la romia muzeo Kastelo Boiotro' en Passau. Liaj ostoj laŭ armena rito reentomibigitis en 1982 en la meza navo kaj slabo informas ĝis nun pri tio. Supozatas ke venis Gregorio al Passau en la kunteksto kun la Batalo de Manzikerto. En la urbo li estis laŭdire i.a. la instruisto de la beata ermitulo Engelmarus.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Leidl August: 150 Jahre Institut der Maria-Ward-Schwestern in Passau-Niedernburg, ĉe: Ostbairische Grenzmarken 29/1987, p. 151–158.
  • Dehio Georg: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Bayern II: Niederbayern, (München 1988), p. 526–531.
  • A. Grüneis: "Die Königin und Äbtissin Gisela und ihr Grab in der Klosterkirche von Niedernburg", ĉe: Jahresbericht Passau 1953; M. Birgit-Hielscher: "Gisela, Königin von Ungarn und Äbtissin von Passau-Niedernburg", ĉe: OG 10, 1968; A. Leidl: "Die selige Gisela, Königin von Ungarn (um 985-um 1060)", ĉe: Bavaria Sancta, III, 1973.
  • Mader Franz: Vergessene Kirchen. Profanierte oder abgebrochene Kirchen und Kapellen in Passau (=Der Passauer Wolf. Veröffentlichungen zur Kulturgeschichte Passaus, 14/2000), p. 24–31.
  • Stein-Kecks Heidrun: "Die romanischen Wandmalereien in der Vorhalle zur ehemaligen Marienkirche des Klosters Niedernburg", ĉe: Möseneder Karl (eld.): Kunst in Passau. Von der Romanik zur Gegenwart, Passau 1993, p. 30–59.
  • Kloster Niedernburg, Gisela und das Kloster Niedernburg kompaktdisko, Passau 2008.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Das Nibelungenlied. Nach der Ausgabe von Karl Bartsch. Herausgegeben von Helmut de Boor. 22a eldono, Mannheim: F.A. Brockhaus 1988. p. VIII.
  2. Passauer Neue Presse vom 27. November 2013, Seite 17: Das schwere Erbe von Niedernburg
  3. Passauer Neue Presse, 1.1.2014, p. 17: Staat und Kirche verhandeln über Niedernburg

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kloster Niedernburg (Passau) en la germana Vikipedio.