Granda Ĥingan-Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Montoj Ĥingan)
Saltu al: navigado, serĉo
Granda Ĥingan-Montaro
Dà Xīng'ān Lǐng, 大兴安岭, 大興安嶺, Их Хянганы нуруу, Amba Hinggan
montaro
Yalu river (nonni river tributary) in Greater Khingan range, Manchuria, China.JPG
Jalu-Rivero en Granda Ĥingan-Montaro
Lando Ĉina Popola Respubliko
Regiono Interna Ĉinujo
Distrikto Hejlongĝjango
Kelkaj riveroj Nen, Jalu, Sungari
Plej alta punkto
 - situo 2 035 m
 - koordinatoj 49°22′57″N 123°09′24″E  /  49.3825°N, 123.15667°O / 49.3825; 123.15667 (Granda Ĥingan-Montaro)
Geologia konsisto Magmorokaĵo
Periodo Ĵurasio
Horzono UTC (UTC+8)
Granda Ĥingan-Montaro (sur la mapo nomita Da Hinggan Ling)
Granda Ĥingan-Montaro (sur la mapo nomita Da Hinggan Ling)

Granda Ĥingan-Montaro (simplaĉine 大兴安岭, tradiciĉine 大興安嶺, pinĝine Dà Xīng'ānlǐng; en mongola Их Хянганы нуруу; en manĉura: Amba Hinggan), estas vulkana montarĉeno en nordorienta Ĉinujo. La montarĉeno etendas al ĉirkaŭ 1 200 km el nordo al sudo, mallarĝe al sudo. Ĝi dividas la manĉuran ebenaĵon de nordorienta Ĉinujo oriente el la Mongola Altebenaĵo de Interna Mongolujo okcidente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia plej alta pinto havas altitudon de ĉirkaŭ 2 000 m [1]. Ĝi estis formata dum la Ĵuraso (proksimume antaŭ 200 ĝis 145 miljonoj da jaroj, kaj estas esence kliniĝanta faŭlta bloko; ĝia malnova faŭlta linio konstituas ĝian orientan bordon, fronte al Nordorienta Ebenaĵo. La montaro estas rimarkinde malsimetria, kun kruta orienta deklivo kaj pli malkruta okcidenta flanko je la Mongola Altebenaĵo ĉe altitudo de 790-1000 m. La orienta deklivaro estas pli forte tratranĉita per la multaj alfluantoj de Nen- kaj Sungari-Riveroj, sed ĝenerale la montaro estas rondigita kun platigitaj pintoj. La montaro plejofte konsistas el magmorokaĵo (tiu estas formita per solidiĝo de magmo).

La montaron kovras vastaj arbaroj. Tiu regiono estas notinda por sia daura flaŭro, kiu estas influata ekde la najbaraj siberia kaj manĉura flaŭroj. La montaro konstituas gravan klimatan disigon. Ĝi kaptas la plejmulton de la precipitaĵo el la sudorientaj ventoj kaj produktas relative humidan klimaton (la jara precipitaĵo superas 500 mm) kiu kontrastas kun la arida regiono en la okcidento. La norda sekcio de la montaro estas la plej malvarmaj parto de orienta Ĉinujo, kun ekstreme severaj vintroj (averaĝa temperaturo de -28°C) kaj kun vastaj areoj de ĉiamfrosta grundo.

Arbaroj de lariko, betulo, tremolo, kaj pino kovras la regionon, arbede en la plej altaj altitudoj. La riĉa kaj diversa faŭno ampleksas cervedojn (i.a. manĉura cervo - Cervus canadensis xanthopygus), marteson, leporon, kaj multajn aliajn felbestojn. Tamen, la centra kaj suda sekcioj de la montaro havas konsiderindajn pli varmajn temperaturojn kaj pli sekajn klimatojn ol la nordo, kun januaraj temperaturoj de ĉirkaŭ -12° C, jara precipitaĵo de 250-300 mm, kaj kompare malfortegaj neĝadoj. La nordaj koniferaroj iompostiome suden cedas lokon al foliarbaroj kaj al herbejoj alternantaj kun duonarbaro. Sude, la arbaroj kovras la altaĵojn super 500 m, dum herbejoj kovras la plimulton de la areo. En majo 1987 la neniiganta Nigra-Drako-brulego balaiis la ĥinganajn arbarojn, detruinte eble 10 000 kubikmetrojn da ligno. La nomo de la incendio derivas de tiu de Amuro, aŭ Nigradraka Rivero, kiu trafluas la regionon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La montara deklivaro estas relative riĉa paŝtada areo kaj ĝi estis la eliĝa regiono de la ĥitana popolo kiu naskis la Liao-dinastion en la 10-a jarcento. La ĥingana regiono estis grandparte neeksplorita ĝis la 20-a jarcento. La ekspluatado de la norda parto de la regiono komencis kun la konstruado frue en la 20-a jarcento de la unua fervojo tra la montaro—la Ĉina Orienta Fervojo ekde Ĉiĉiharo en Hejlongĝjango, al Manzhuli, norde de Hulun-Lago, en nordorienta Interna Mongolujo apud la rusa landlimo.

Dum la japana okupado de Nordorienta Ĉinujo (Manĉurujo; 1931-45), nombro da fervojoj estis konstruataj en la montaro norde kaj sude de tiu linio por ekspluati lignon, la plej grava estante tiuj irantaj en la areon norde de Tulihe. Tiuj linioj pli malfrue estis plivastigataj orienten en Jilehuli-Montaro, kiu etendas sin oriente kaj okcidente kaj kunigas Grandan kaj Malgrandan Ĥingan-Montaron. Pli fore suden pli freŝdata linio laŭas Taoer-Valon nordokcidente de Baicheng en Ĝilinio al Solun kaj al la varmaj fontoj en Arxan en Interna Mongolujo.

Multo de la areo estas loĝata de popoloj kiuj parolas mongole kaj en la nordo tungus-manĉure (kiel la orokena lingvo kaj la evenka lingvo). Arbarekspluatado ĉiam estas la precipa ekonomia aktiveco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle The Khingan Mountains. Culture. Alirita 22 March 2014.