Nádasd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo en Nádasd kun la preĝejo

Nádasd (nAdaŝd) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono Körmend. La loknomo signifas hungare: kanejo, tiu vilaĝo donis nomon al historia familio Nádasdy.

Bazaj informoj

Situo

Nádasd situas laŭ la ĉefvojo Körmend-Zalalövő proksime de Körmend.

Historio

Dum la romianoj trairis la vojo Sukceno inter Baltiko-Romo. La hungaroj konstruis fortikaĵon. Okazis detruoj fare de germanoj, mongoloj, turkoj.

Vidindaĵo estas parte mezepoka katolika preĝejo pri Malkovro de Sankta Kruco. En la lernejo muzeeto funkcias.

Komunumoj Nádasd en Hungara Reĝlando

En la nomo oni rekonas la vorto nád (=kano), pri kio oni nomumis komunumojn. Pro la tutlanda poŝta servo oni distingis ilin: Abaújnádasd, Árvanádasd, Csallóköznádasd, Egyházasnádas, Szepesnádasd, nun en Slovakio, Fraknónádasd nun en Aŭstrio, Borsodnádasd kaj Tornanádaska en Borsod-Abaúj-Zemplén, Mecseknádasd en Baranya, Nádasdladány en Fejér, Nádasd en Vas (Hungario), Alsónádasd, Felsőnádasd, Görgénynádas, Hadadnádasd, Nádasdia, Nádaspapfalva, Szilágynádasd nun en Rumanio.