Nacia Parko Yosemite
| Nacia Parko Yosemite | |
| nacia parko | |
|
Valo Yosemite vidita el Tunnel
|
|
| Oficiala nomo: Yosemite National Park | |
| Lando | |
|---|---|
| Ŝtato | Kalifornio |
| Distriktoj | Distrikto Tuolumne, Distrikto Mariposa, Distrikto Madera |
| Etnoj | Pajuteoj |
| Montaro | Sierra Nevada |
| Konstruaĵo | Hotelo Wawona |
| Rivero | Merced |
| Supermara alteco | 318 m s. m. |
| Koordinatoj | 37°50′30″N 119°32′30″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 37.84167 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">37.84167°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 3 081,0 km² (308 100 ha) |
| Biomo | arbaro |
| Rokaro | El Capitan |
| Valo | Valo Yosemite |
| Estiĝo | 1-a de oktobro 1890 |
| Vizito | 3 242 644 2006 |
| Plej facila aliro | el Mariposa |
| Horzono | PTZ (UTC-8) |
| - somera tempo | PTZ (UTC-7) |
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |
| Nomo | Nacia parko Yosemite |
| Tipo de heredaĵo | natura heredaĵo |
| Jaro | 1984 (#8) |
| Numero | 308 |
| Regiono | Norda Ameriko |
| Kriterioj | vii, viii |
|
Situo enkadre de Okcidenta Usono
|
|
| Retpaĝo: www.nps.gov/yose | |
La Nacia Parko Yosemite – prononco "Joŭsemiti", angle Yosemite National Park – situas en la centro de la ŝtato Kalifornio en Usono. Ene de la nacia parko situas la "valo Yosemite", kiu donis sian nomon al la tuta teritorio. La parko kovras areon de 3081 kvadrataj kilometroj kaj situas ĉe la okcidenta rando de la montaro Sierra Nevada. La nature impresa teritorio estas vizitata fare de pli ol 3,5 milionoj da turistoj ĉiujare, kvankam multaj el ili nur vizitas la 18 kvadratajn kilometrojn de la centra valo Yosemite. Ĉi-tie vivas ampleksa vario de plantoj kaj bestoj, inter alie multaj arbegoj sekvojoj, kaj aparte konataj estas pluraj rokaj akvofaloj.
Klimato[redakti]
La parko havas mediteranean klimaton, kio signifas ke pluvo plejparte falas dum la mildaj vintroj, kaj la aliaj sezonoj estas preskaŭ sekaj (malpli ol 3 procentaĵoj de la ĉiujara pluvo falas dum la longaj, varmaj someroj). En alteco de 2400 metroj super la marnivelo, la ŝanco pri pluvo plej grandas, en la valoj kaj sur la montopintoj malpli pluvas. Neĝo foje falas dum aŭtunoj aŭ printempoj, sed konstante restas nur inter novembro kaj la fino de marto.
Eksteraj ligiloj[redakti]
- Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.de aŭ YouTube