Naciisma historiografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri historiografio el naciisma vidpunkto. Por informoj pri historiografio pri naciismo, vidu la artikolon Naciismo-studoj.

Historiografio estas la pristudo de la maniero, laŭ kiu oni verkas pri historio. Unu influo, kiu treniĝas tra la verkado pri historio, estas naciismo, t.e. aro de kredoj pri la politika legitimeco kaj la kultura identeco. La naciismo provizis gravan idean kadron al verkado pri historio en Eŭropo kaj eŭrope influitaj ekskolonioj ekde la 19-a jarcento. Laŭ la historiisto pri la mezepoko Patrick J. Geary:

[La] moderna [studado de] historio naskiĝis en la 19-a jarcento, koncipita kaj evoluigita kiel instrumento de eŭropa naciismo. Kiel ilo de la naciisma ideologio, la historio de la nacioj de Eŭropo estis granda sukceso, sed ĝi transformis nian komprenon pri la pasinteco en toksan forĵetaĵ-deponejon plenigitan de la veneno de etna naciismo, kaj la veneno tralikiĝis ĝis profunde en la popola konscio.[1]

Deveno de naciaj historioj[redakti | redakti fonton]

Kvankam oni ofte atribuas al la 19-a jarcento la penetriĝon de la nacio en la ĝeneralan politikan konscion, provoj de politikaj gvidantoj fasoni novajn naciajn identecojn kun la propra dinastio en la kerno troveblas jam en la malfrua periodo de la Romia imperio. La barbaraj regantoj de la ĝermanaj popoloj fasonis tiujn novajn identecojn surbaze de la deveno de la reganto el antikvaj nobelaj familioj, kundividata deveno de unu popolo kun komunaj lingvo, kutimoj kaj religia identeco, kaj la jura difino pri la rajtoj kaj respondecoj de membroj de la nova nacio.[2][3]

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj fortiĝis naciaj ideologioj. Dum la Franca revolucio estis kreita nacia identeco, kiu identigis la simplan popolon kun la gaŭloj. En Germanio, historiistoj kaj humanistoj kiel Johann Gottfried Herder kaj Johann Gottlieb Fichte priverkis lingvan kaj kulturan identecon de la germana nacio, kiu fariĝis la bazo de politika movado por unuigi la fragmentecajn ŝtatojn de tiu germana nacio.[4]

Signifa historiografia rezulto de tiu movado de germana naciismo estis la kreo de "Societo por Malnova Germana Historia Scio", kiu sponsoris redaktadon de grandega kolekto de dokumentoj pri la germana historio, la Monumenta Germaniae Historica. Ties sponsoroj difinis la germanan historion tre larĝe: ili redaktis dokumentojn rilatajn al ĉiuj teritorioj, en kiuj germanlingvanoj iam ajn vivis aŭ regis. Sekve, dokumentoj el Italio, Francio, Baltaj landoj estis akvo al la muelilo de la redaktoroj de la MGH.[5]

Tiu ĉi modelo de klerula laboro enfokusiganta detalajn historiajn kaj lingvistikajn esplorojn pri la origino de nacio, starigita de la fondintoj de la MGH, estis imitita en la tuta Eŭropo. En tiu kadro, historiaj fenomenoj estis interpretitaj laŭ ilia rilato al la evoluo de la nacio-ŝtato; la ŝtaton oni projekciis en la pasintecon. Tiumaniere oni ampleksigas naciajn historiojn, ĝis ili kovras ĉion, kio iam ajn okazis ene de la plej granda teritoria etendiĝo de nacio. Aliflanke, historiaj evoluoj, kiuj ampleksas multajn nunajn landojn, povas esti ignorataj aŭ analizataj laŭ mallarĝaj paroĥismaj vidpunktoj.

Tempa profundo kaj etneco[redakti | redakti fonton]

La malfacilaĵo, kiun ajna nacia historio frontas, estas la ŝanĝiĝema naturo de la etneco. Tio, ke unu nacio povas fariĝi alia nacio dum la tempodaŭro, kaj per splitiĝo (koloniado) kaj per kunfandiĝo (Kultura asimilado), estas implice agnoskata de antikvaj verkantoj; Herodoto pritraktas epokon, en kiu la atenanoj ĵus komencis esti alkalkulataj al la helenoj, kio sugestas, ke iu grupo pli frue pelasga dum tempodaŭro akiris "grekecon". La alemanoj, laŭ la priskribo de Gaius Asinius Quadratus, estis komence konglomeraĵo de diversaj triboj, kiuj akiris komunan identecon dum la tempo. Ĉiujn ĉi procezojn oni priskribas per la termino etnogenezo.

En antikvaj epokoj, etnoj ofte devenigis sian originon aŭ tiun de la reganto el diaj aŭ duondiaj fondintoj el mitologia pasinteco (ekzemple la anglosaksoj, kiuj devenigis siajn dinastiojn de Votano). En la moderna epoko oni ofte anstataŭigis tiajn etiologiajn mitojn en naciismaj historiaj konstrukciaĵoj per provoj ligi la propran etnon al kiom eble plej antikva fonto, ofte konata ne el tradicio, sed nur el arkeologiofilologio: ekzemple, armenoj pretendantaj devenon de la urartanoj, albanoj pretendantaj devenon de la iliroj, kartveloj pretendantaj devenon de la muŝkoj, aŭ hinduaj naciistoj pretendantaj devenon de sia religio el la Induso-civilizacio – dum ĉiuj menciitaj grupoj estas konataj nur aŭ de antikvaj historiografoj aŭ de la arkeologio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geary 2002, p. 15.
  2. Geary 2002, p. 60-62.
  3. Geary 2002, p. 108-109.
  4. Geary 2002, p. 21-25.
  5. Geary 2002, p. 26-29.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]