Nananasoj
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
Genroj de subdivizioj
|
||||||||||||||
La Nananasoj aŭ Anserkrekoj estas grupo de tre malgrandaj "kairinenoj" en la genro de Nettapus kiuj reproduktiĝas en malnovmondaj tropikoj. Ili estas la plej malgrandaj el ĉiuj Anseroformaj. Ĉar la "kairinenoj" estas parafiletika grupo,[1] ili bezonas esti lokigitaj aliloken. La komence akceptita rilataro kun la subfamilio de plaŭdanasoj nome Anasenoj estis pridisputata, kaj ŝajne ili formas stirpon en antikva radiado de akvobirdoj en Gondvano, ene de kiu ili estas de neklara parencaro.[2] Nepriskribita fosilia specio el malfrua Hemfiliano (5.0-4.1 mj) de Jalisco, centra Meksiko, estis identigita el finaĵo de tarsometatarso. Ĝi estas la ununura registro de tiu genro en la Nova Mondo.[3]
Estas tri vivantaj specioj en la genro:
- Aŭstralia nananaso Nettapus pulchellus de norda Aŭstralio kaj suda Novgvineo.
- Azia nananaso Nettapus coromandelianus de Sudorienta Azio.
- Afrika nananaso Nettapus auritus de subsahara Afriko.
Ties habitatoj estas trankvilaj fluantakvaj lagoj, kie tiuj puraj anasoj manĝas semojn kaj alian vegetaĵaron, ĉefe de nimfeoj.
La Nananasoj havas mallongajn bekojn, rondoformajn kapojn kaj mallongajn krurojn. Ili nestumas en arbotruoj.
Referencoj [redakti]
- ↑ Livezey, Bradley C. (1986). "A phylogenetic analysis of recent anseriform genera using morphological characters." 103 (4): 737–754."A phylogenetic analysis of recent anseriform genera using morphological characters." (Plena teksto)
- ↑ Sraml, M.; Christidis, L.; Easteal, S.; Horn, P. & Collet, C. (1996). "Molecular Relationships Within Australasian Waterfowl (Anseriformes)" 44 (1): 47–58. COI:10.1071/ZO9960047.""
- ↑ Steadman, D.; Carranza-Castaneda, O. (2006). "Early Pliocene to early Pleistocene birds from central Mexico" 4: 61–71.""
- (1987) Wildfowl : an identification guide to the ducks, geese and swans of the world. London: Christopher Helm, 190–193. ISBN 0-7470-2201-1.
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |