Natalena Koroleva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natalena Koroleva
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1888 (1888-03-03)
en Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo
Morto 1-an de julio 1966 (1966-07-01) (78-jaraĝa)
en Mělník
Tombo Hřbitov svatého Václava vd
Lingvoj ukraina vd
Loĝloko Volinio vd
Ŝtataneco Ukrainio vd
Alma mater The Imperial Saint Petersburg Archaeological Institute vd
Familio
Dinastio House of Dunin-Borkowski vd
Edz(in)o Vasily Koroliv vd
Profesio
Okupo verkistoarkeologo • operkantisto • pentristo • teatra aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carmen-Alfonsa-Fernanda-Estrella-Natalena KOROLEVA (n. la 3-an de marto 1888 en San Pedro de Cardeña, apud Burgos, Hispanio - m. la 1an de julio 1966 en Mělník) estis ukraina verkistino.

Koroleva kreskis en Hispanio, Ukrainio, Francio kaj Italio. Ŝi estis edukita ĉe la monaĥinejo de Notre Dame de Sion en Francio, la Kieva Instituto por Nobellulinoj, en rusa Киевский институт благородных девиц, kaj la Arkeologia Instituto en Sankt-Peterburgo. Ŝi studis historion, arkeologion, filozofion, medicinon kaj muzikteorion. Ŝi flue parolis diversajn lingovjn i.a. la francan, la polan, la hispanan, la araban kaj la italan. Koroleva partoprenis al arkeologiaj ekspedicioj en Pompejo, Aleksandrio, Armenio kaj Irano.

Ŝia unua verko, verkita en la franca, estis eldonita en revuoj en Parizo en 1909. Ŝi revenis al Kievo en 1914 ĉar ŝia patro estis malsana. Ŝi servis kiel flegistino por la Ruĝa Kruco dum la Unua Mondmilito kaj estis grave vundita. En 1919, ŝi translokiĝis al Ĉeĥoslovakio, kie ŝi laboris kiel tradukistino por la ukraina diplomatia misio en Prago. En 1921, ŝi eldonis sian unuan ukrainan verkon, mallonga rakonto, aperinta en la ukrainlingva ĉiusemajnilo Volia en Vieno. Ŝiaj rakontoj estis eldonitaj en diversaj ukrainlingvaj publikaĵoj, precipe Dzvony. Ŝi ankaŭ tradukis al la ukraina verkojn de aliaj verkistoj[1].

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Vo dni ony ("Unufoje al Tempo"), rakontoj (1935)
  • 1913, novella (1935)
  • Inakshyi svit ("Malsama Mondo"), rakontoj (1936)
  • Bez korinnia ("Sen Radikoj"), aŭtobiografiaj noveloj (1936)
  • Filo tini ("Revo de Ombro"), historia romano (1938)
  • Legendy starokyïvs'ki ("Antikva Kyivan Legendoj"(, rakontoj, 2 volumoj (1942–3)
  • Predok ("Prapatro"), historiaj noveloj (1961)
  • Quid est veritas, historiaj noveloj (1961)
  • Bez korinnia, kolektitaj verkoj (2007)
  • Tvory ("Laboroj"), kolektitaj verkoj (2010)

Referencoj[redakti | redakti fonton]