Nerses la 4-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nerses la 4-a

Nerses la 4-a Ĉnorhali (armene Ներսէս Դ. Շնորհալի, « Nerses la Gracia ») (1100-1173) estis Katolikoso de la Armena Apostola Eklezio de 1166 ĝis 1173.

Nerses Ĉnorhali ankaŭ estis armena verkisto. Li verkis, inter aliaj, himnojn, preĝojn, poemojn, kantikojn... Inter liaj plej konataj verkaĵoj oni povas citi la Lamentadon pro la urbo Edeso.

Nerses Ĉnorhali estis ano de la nobela familio Pahlavuni. Surnomata « la ege ilustrita », li sukcedis sian fraton Gregorio la 3-a Pahlavuni de kiu li estis dum longa tempo la kunlaboranto, kiel katolikoso de Armenio, sub la nomo Nerses la 4-a, kaj okupis la seĝon ekde 1166 ĝis la morto en 1173.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]