Neuenegg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Neuenegg
Blazono de Neuenegg
Blazono de Neuenegg
Neuenegg vidita trans la ponto ek de Sensebrücke
Neuenegg vidita trans la ponto ek de Sensebrücke
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Laupen
Koordinatoj  46°53′49″N 7°18′0″O  /  46.89694°N, 7.3°O / 46.89694; 7.3 (Neuenegg)Koordinatoj: 46°53′49″N 7°18′0″O  /  46.89694°N, 7.3°O / 46.89694; 7.3 (Neuenegg)
Nombro de enloĝantoj 4874
Areo 21,87 km²
Alteco 525 m super marnivelo
Poŝtkodo 3176
Komunumkodo 0670
Mapo de Neuenegg
Mapo de Neuenegg
v  d  r
Information icon.svg

Neuenegg ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Laupen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4874 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Neuenegg situas en la Svisa Mezlando en la suba parto de la valo de la rivero Sense, kiu formas la sudan komunumolimon, proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la centro de la federacia urbo Berno, al kies aglomeraĵo apartenas prarto de la vilaĝoj de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Neuenegg Dorf, Bärfischenhaus, Bramberg, Brüggelbach, Freiburghaus, Landstuhl, Süri, la okcidenta parto de Thörishaus, kaj Wyden.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 21,87 km², de kiuj 38,0% estas kovritaj de arbaro, 52,3% servas por agrikulturo kaj 9,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Neuenegg limas en nordo al Mühleberg, en nordoriento al Berno, en oriento al Köniz, en sudoriento al Ueberstorf (FR), en sudo al Wünnewil-Flamatt (FR), en sudokcidento al Bösingen (FR), kaj en okcidento al Laupen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Berno al Friburgo, de kiu sur la komunuma teritorio disbranĉiĝas la kantona ĉefvojo n-ro 233 al Laupen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas unu kilometro sude la komunumo en Flamatt. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Laupen, kiun servas la regiona trajnlinio n-ro 2, kaj pri loka buso.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Neuenegg datiĝas el la jaro 1228 kiel Nuneca. Neuenegg apartenis dum mezepoko apartenis al la Senjorujo Laupen kaj kun ĝi fariĝis en la jaro 1324 havaĵo de la urbo Berno. Ĝi fariĝis unu el la ses tribunaldistriktoj de la Voktejo Laupen. En Bramberg en la hodiaŭa komunumo Neuenegg okazis en 1339 la Batalo de Laupen, kiu signifis la decidon en la Milito de Laupen. Samloke la 5-an de marto 1798 okazis batalo de la trupoj de la feŭda reĝimo de Berno kontraŭ la liberigaj trupoj de la franca armeo sub brigadogeneralo Pigeon. La berna batalvenko tamen restis sen sekvoj kaj ne povis savi la malnovan reĝimon, ĉar la berna registaro jam kapitulaciis antaŭ la revoluciaj fortoj.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Anne-Marie Dubler: Neuenegg en Historia Leksikono de Svislando (2009-09-07)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]