Nigra sambuko
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
nigra sambuko (Sambucus nigra)
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
La Nigra sambuko (Sambucus nigra) estas arbusto el familio adoksacoj. Ĝi floras en junio kaj julio, kaj la polenado okazas pere de insektoj. La fruktoj estas maturaj en septembro kaj oktobro. La planto plimultiĝas per semoj, precipe disvastigataj de sturnoj, kiuj ŝategas la berojn. Laŭ botanika vidpunkto la beroj estas drupoj.
La nigra sambuko estas manĝata de la cervo ĉar ĝi povas digesti la plantpartoj de la nigra sambuko. Por aliaj bestoj la nigra sambuko estas venena pro la ciankombinaĵoj en la folioj.
La sambuko ne estas tro postulema rilate ĝia starloko kaj eĉ troviĝas en tegmentaj defluiloj.
Uzo [redakti]
La ligno de la nigra sambuko estas mola sed ne splitiĝas. Pro tio oni povas fari malgrandajn uzobjektojn el ĝi.
La "medolo" de la tigoj estas uzata por protekti malgrandajn objektojn. El la fruktoj oni faras marmeladon, fruktosukon kaj brandon. La floroj kelkfoje estas uzata en patkukoj. La Nord-Amerikaj Indianoj kelfoje fritas la florojn. Ankaŭ eblas fari siropon el la floraĵo. La sekigita floraĵo povas esti uzata por fari teon.
Dum la mezepokoj la sambuko havis la reputacion ke ĝi protektas kontraŭ sorĉado.
Infanoj foje faras el la tigoj ŝtopopafilon ĉar post la forigo de la "medolo" restas speco da ligna tubo.
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- SoortenBank.nl priskriboj kaj bildoj (nederlande)