Nigrakapa kardelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigrakapa kardelo
Nigrakapa kardelo
Nigrakapa kardelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carduelis
Specio: C. notata
Carduelis notata
(Du Bus de Gisignies, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nigrakapa kardelo (Carduelis notata) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj.

Ĝi troviĝas en altaj regionoj de Centrameriko el norda Meksikio al Nikaraĝo je altitudoj inter 2000-3000 m, kaj pli precize en Belizo, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksikio, kaj Nikaragvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas konsiderata fakta "patro" de la sudamerika kardelradiado[1].

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Nigrakapa kardelo estas tre malgranda birdo, iom pli granda ol la Ruĝa kardelo. Kaj masklo kaj ino havas nigrajn kapojn. Ili estas preskaŭ identaj al masklo de Kapuĉa kardelo sed pli malgranda. La masklo estas facile identigebla pro siaj nigraj kapoplumoj etendaj al brusto. Tiu nigra areo estas tre kontrasta kun flavaj nuko, suba brusto kaj ventro, dum la dorso estas olivverdeca kun nigraj flugiloj kiuj montras tre flavajn kaj kontrastajn flugilmarkojn. La beko estas helgriza (ankaŭ kontraste kun la nigra kapo), tre larĝa baze kaj tamen tre akrapinta. La suba vosto estas flava kaj la vosto nigra.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas tre agnoskataj subspecioj nome:

  • Carduelis notatus notatus, la nomiga subspecio
  • Carduelis notatus forreri,
  • Carduelis notatus oleaceus.

Tamen ne estas disponebla multa informo pri la diferencoj inter ili.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arnaiz-Villena A, Alvarez-Tejado M, Ruiz-del-Valle V, Garcia-de-la-Torre C, Varela P, Recio MJ, Ferre S, Martinez-Laso J. (1998): Phylogeny and rapid northern and southern hemisphere speciation of goldfinches during the Miocene and Pliocene epochs. Cell.Mol.Life.Sci. 54(9):1031-41 (1998)

Plia legado[redakti | redakti fonton]