Nikola Tesla
Nikola Tesla | |
---|---|
fizikisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Никола Тесла |
Naskiĝo | 10-a de julio 1856 en Smiljan, Kroatio, Aŭstra imperio |
Morto | 7-a de januaro 1943 en Nov-Jorko, Usono |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | Nikola Tesla Museum, Belgrade, Serbia |
Lingvoj | angla • franca • ĉeĥa • hungara • germana • latina • itala • kroata • serba |
Loĝloko | Prago • Budapeŝto • Graz • Parizo • Colorado Springs • Nov-Jorko • Karlovac • Smiljan |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Reĝlando Hungario • Usono |
Alma mater | Gymnasium Karlovac • Teknologia Universitato Graz • Universitato de Karolo |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Milutin Tesla |
Patrino | Đuka Madic |
Frat(in)o | Marica Kosanovi |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | inventisto • elektrika inĝeniero • maŝinkonstrua inĝeniero • fizikisto • futurologo |
Nikola TESLA (esperante Nikolao Teslo) (naskiĝinta la 10-an de julio 1856 en Smiljan, Kroatio, tiam parto de Aŭstra imperio; mortinta la 7-an de januaro 1943 en Novjorko) estis fizikisto, inventisto kaj elektro-inĝeniero.
Tesla en 1884 elmigris al Usono. Pri lia mortotago estas necerteco de ±1 tago, ĉar oni trovis lin mortintan solan en hotelo.
Lia plej grava kontribuo al la elektrotekniko estis la utiligo de alterna kurento.
Laŭ li estis nomita la teslo, la mezurunuo de magneta indukdenso laŭ la internacia sistemo de mezurunuoj.
De 1892 al 1894 li estis vic-prezidanto de la Usona Instituto de Elektraj Inĝenieroj.
Tesla pretendis, ke li inventis radian komunikadon, kaj kontestis la antaŭecon de Guglielmo Marconi. Komence oni opiniis ke la inventinto estis Marconi, tamen en 1943 tribunalo decidis doni patentan rajton al Tesla. La proceso okazis post la morto de Tesla, tial kutime oni trovas Marconi la inventinto, kvankam li mem diris, ke por konstrui radion li utiligis la antaŭajn verkojn de Tesla.
Tesla estis sekretema homo, kio kaŭzis fantaziajn onidirojn pri lia laboro. Antaŭ sia morto li laboris pri tele-efika batalilo, nomata "mortigaj radioj", kiun li proponis al la usona defenda ministerio, sed detaloj ne estas konataj.
Usona kompanio kiu produktas novan generacion de elektraj aŭtomobiloj nomiĝas Tesla Motors.
Bildaro
Eksteraj ligiloj
- Tesla kaj la "libera energio" france
- Nikola Tesla Museum
- Nikola Tesla
- Tesla's Wardenclyffe Science Center Plaque angle
Literaturo
- Monato, internacia magazino sendependa, numero 1998/02, paĝo 11: La enigmo de Nikola Tesla verkita de Renato Petrović.