Niwnice
Niwnice | |||
vilaĝo en Pollando | |||
---|---|---|---|
Genitivo de la nomo | Niwnic | ||
Provinco | Malsupra Silezio | ||
Distrikto | Distrikto Lwówecki | ||
Komunumo | Komunumo Lwówek Śląski | ||
Koordinatoj | 51° 7′ N, 15° 29′ O (mapo)51.11416666666715.485Koordinatoj: 51° 7′ N, 15° 29′ O (mapo) | ||
Alto super la marnivelo | 230-280 m | ||
Loĝantaro | 890 | ||
Poŝtkodo | 59-600 | ||
Telefona antaŭkodo | 075 | ||
Aŭtokodo | DLW | ||
Titolo de estro | vilaĝestro | ||
Niwnice [nivnice] estas ĉena vilaĝo en Pollando, en Izerskie Montetaro.
La hodiaŭa vilaĝo konsistas el du eksaj vilaĝoj: Bartniki (1305-1945 Cunczisdorf) kaj Nowy Ląd (1375-1945 Newelande). De la jaro 1860 en la grafa tereno oni komencis ekspluati gipsoŝtonon, komence por agroteknikaj celoj. Poste en la jaro 1860 estis konstruita fabriko por alifari la gipsoŝtonon. Post la dua mondmilito jam en la oktobro de 1945 jaro refunkciis la fabriko. Hodiaŭ en la vilaĝo funkcias minejo de anhidrito nomata „Nowy Ląd”.
En la parto de iame Bartniki troviĝas malfrue romanika preĝejo patronata de “Sankta Hedviga”. La unua priskribo pri la preĝejo devenas el la jaro 1305. En la jaro 1534 Luteranoj transprenis la preĝejon, kaj en la jaro 1654 redonita al katolikoj. La preĝejo estis alikonstruita en la jaro 1551 kaj restaŭrita en la 19-a jarcento. Fine de la dua mondmilito, kiam soveta militistaro batalis pri ĉi tiu tereno, la preĝejo estis difektita. Atentindaj estas tomboŝtonoj de vilaĝaj proprietuloj el la 16-a kaj 17-a jarcento. En la ekstera muro troviĝas penta kruco kun skrapita remilo.
Ĉi tie (Bartniki) troviĝas ankaŭ ruino de renesanca bienodomo, kiu iam estis ĉirkaŭita de fosaĵo, kaj kiu estis konstruita en la jaro 1579, alikonstruita en 1647 kaj difektita en 1945.
En la parto de iame Nowy Ląd troviĝas klasikisma palaco, kiu estis konstruita en turnopunkto de la 18-a/19-a jarcento.
-
La preĝejo.
-
La tomboŝtonoj el la preĝejo.
-
La klasikisma palaco.
Bibliografio kaj fontaĵo
- Mapa turystyczna: Góry i Pogórze Kaczawskie. Wrocław 1984 (pole)
- http://www.lwowekslaski.pl (pole)
- http://pl.wikipedia.org/wiki/Niwnice (pole)
Vilaĝoj de Komunumo Lwówek Śląski:
Bielanka • Brunów • Chmielno • Dębowy Gaj • Dłużec • Dworek • Gaszów • Górczyca • Gradówek • Kotliska • Mojesz • Nagórze • Niwnice • Pieszków • Płóczki Dolne • Płóczki Górne • Radłówka • Radomiłowice • Rakowice Małe • Rakowice Wielkie • Skała • Skorzynice • Sobota • Ustronie • Włodzice Małe • Włodzice Wielkie • Zbylutów • Żerkowice