Novzelanda koturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novzelanda koturno
Novzelanda koturno
Novzelanda koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Coturnix
Specio: C. novaezelandiae
Coturnix novaezelandiae
(Quoy & Gaimard, 1830)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Novzelanda koturno (Coturnix novaezelandiae), aŭ koreke (en maoria), estis specio de koturno (el la birda familio de Fazanedoj) troviĝanta en Novzelando, kiu estas formortinta ekde 1875. La masklo kaj la ino estas similaj, escepte pro tio ke la ino estis pli hela. La unua sciencisto kiu priskribis ĝin estis Joseph Banks kiam li vizitis Novzelandon okaze de la unua vojaĝo de James Cook. La unua specimeno estis kolektata en 1827 fare de Jean René Constant Quoy kaj Joseph Paul Gaimard en la vojaĝo de Dumont d'Urville. Ĝi estis foje konsiderata samspecifa kun la Aŭstralia koturno, kiu specio estus nomiĝinta Coturnix novaezelandiae pectoralis kiel ĝi estis science priskribita laŭ la novzelandaj birdoj.

Ilustraĵo
Restaŭrado de la Ĉathama ralo kaj la Novzelanda koturno el 1907

Oni organizis studon el 2007 al 2009 por scii ĉu la koturnoj de la insulo Tiritiri Matangi – kiu evitis la plej teruran sekvon de la enmetitaj predantoj – povus esti survivanta populacio de tiu specio, aŭ hibridoj de koreke kaj Bruna koturno (Coturnix ypsilophora).[1] Tiu dujara genetika studo montris, ke anstataŭ la koturna specio de Tiritiri Matangi estas la aŭstralia Coturnix ypsilophora.[2] Sekvencoj devenas el ĉiuj koturnaj specioj ene de la komplekso de Aŭstralia kaj Novzelanda koturnoj Coturnix sp. Najbara filogenetika distancarbo estis konstruita en PAUP4 per 1000 memsufiĉaj duoblaĵoj enkondukitaj determini la certecon de la grupigoj. La sekvencoj uzitaj por la arbo devenis el 3 separataj mitokondriaj kontrolregionaj sekvencoj. Tiu arbanalizo montris ankaŭ proksiman filogenetikan rilaton inter la Novzelanda koturno Coturnix novaezelandiae kaj la Aŭstralia koturno Coturnix pectoralis sed konfirmis, ke temas pri separataj specioj.[3]

Geografia teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Surterema kaj moderklimata, tiu specio loĝis en tufherbejoj de malaltaj teroj kaj malfermaj filikejoj.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. NZ quail may not be extinct say scientists after Haurauki Gulf island discovery, Massey News, 24a Marto 2007.
  2. Scientists nail quail mystery — Tiri quails found to be Aussie imports, Massey News, 23a Oktobro 2009.
  3. Seabrook-Davison, M.; Huynen, L.; Lambert, D.M.; kaj Brunton D.H. (2009). Ancient DNA Resolves Identity and Phylogeny of New Zealand's Extinct and Living Quail (Coturnix sp.). PLoS ONE 4(7), e6400. COI:10.1371/journal.pone.0006400.
  4. [1], Pappas, J. 2002. "Coturnix novaezelandiae", Animal Diversity Web.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]