Gymnospermae
Nudsemplantoj | ||
---|---|---|
Folioj de Picea glauca
| ||
Biologia klasado | ||
| ||
Pinofitoj - Pinophyta | ||
La nudsemplantoj (aŭ gimnospermoj el la latinaj gimno, nuda, kaj spermo, semo) estas aro de semplantoj. Male al florplantoj kies ovoloj estas en ujo, iliaj ovoloj estas nudaj, sen ovolujo.
Historio
Estus Teofrasto (ĉ. 374 ant. JK – ĉ.286 ant. JK) kiu unue distingis la nudsemplantojn kaj la florplantojn. John Ray uzas, fine de la 17a jarcento, tiun malsamecon en sia klasigo, kiu estas unu el la unuaj provoj de natura klasigo.
Priskribo
Estas nune ĉirkaŭ 800 ĝis 1 000 specioj, en 75-80 genroj kaj 14 familioj, sed ili estis ĝis 20 000 specioj. Nun estas ĉefe pinofitoj, kiuj havas 7 familiojn. Ili estas ĉiuj lignaj plantoj, tio estas arboj aŭ arbetoj, kun normala kambiumo. La reproduktigaj organoj estas kuniĝaj en strobilo, ĉiam unuseksa. La uloj povas havi kaj virseksajn kaj inseksajn strobilojn (specio monoika), aŭ nur unu sekson (specio dioika). La polenado estas perventa. La folioj estas plejofte ĉiamverdaj, longaj kaj maldikaj. Kelkfoje tamen, ili falas ĉiujare (ekzemple ĉe lariko).
Klasigo
Estas 4 gravaj divizioj:
- Cikasofitoj
- Cikasoj aŭ sagopalmoj
- Ginkofitoj
- Pinofitoj
- Gnetofitoj
Bibliografio
- Allaby, Michael and Richard Garrat 2006 : Grasslands. Biomes of the earth. Chelsea House, New York NY 10001, 270 pp. ISBN 0-8160-5323-5 angle
Eksteraj ligiloj
greke http://www.conifers.org greke http://intl.amjbot.org/cgi/content/full/89/10/1670 greke http://www.pnas.org/cgi/content/abstract/97/8/4086 greke http://www.biologie.uni-hamburg.de/b-online/d47/47.htm