OCA-DLR Asteroid Survey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La OCA-DLR Asteroid Survey (ODAS) (angla por "Enketo pri Asteroidoj de OCA kaj DLR") estis eŭropa astronomia kampanjo por serĉi asteroidojn kaj kometoj . Ĉi tiu kampanjo estis kunlaboro inter la Observatorio de la Côte d'Azur (OCA) en Francio kaj la Germana Centro pri Aera kaj Kosma Flugado (Deutsches Zentrum für Luft- und Raumfahrt, DLR) en Germanio . Ili laboris kun la tutmonda strebo pri la apudteraj objektoj, komencita de la Working Group on Near-Earth Objects (Laborgrupo pri Apud-Teraj Objektoj)[1] komponanto de la Internacia Astronomia Unio.

Tiu projekto komencis en oktobro 1996 kaj siaj observoj ĉesis en aprilo 1999 por renovigo. Tamen, la teleskopo de tiam ne plu funkciis.

La observoj estis faritaj dum po 15 noktoj ĉiu monato, kiam la lunlumo estis minimuma, de lasta ĝis la unua kvaronlunoj. Ili uzis Schmidt-teleskopon de 90 cm lokita proksime de Nico (Alpes-Maritimes, Francio). CCD-lumkaptilo [2], kombinata kun programaro[3], estis uzitaj por aŭtomate malkovri movantajn objektojn.

Dum sia aktiva tempo, la projekto permesis la malkovron de 970 numerotitaj asteroidoj[4] kaj de la kometo 198P/ODAS. Kvin el la malkovritaj asteroidoj estas terrenkontaj, inter kiuj 16912 Rhiannon kaj 189011 Ogmios ; kaj ok estas marsrenkontaj.

Notoj kaj referencoj

  1. Working Group on Near-Earth Objects ; oficiala paĝaro (angle)
  2. Converting a Schmidt Telescope to CCDs: the OCA/DLR Asteroid Survey, de Alain Maury kaj al. (angle)
  3. Image processing and astrometric reduction routines of the OCA-DLR Asteroid Survey (O.D.A.S.)de Gerhard Hahn (angle)
  4. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)

Eksteraj ligiloj