Observatorio de Bolonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio de Bolonjo
Astronomia observatorio
Oficiala nomo: Osservatorio astronomico di Bologna
Lando Italio Italio
Regiono Emilio-Romanjo
Municipo Bolonjo
Koordinatoj 44° 30′ 3″ N 11° 21′ 25″ O / 44.50083 °N, 11.35694 °O / 44.50083; 11.35694 (mapo)
Situo de la sidejo de la Observatorio de Bolonjo
Situo de la sidejo de la Observatorio de Bolonjo
Situo de la sidejo de la Observatorio de Bolonjo
Retpaĝo: http://www.oabo.inaf.it/
Map

la Astronomia Observatorio de Bolonjo estas unu el la 20 establaĵoj de esploro de la Nacia Instituto de Astrofiziko (INAF), kiu operacia sub inspekto de la itala Ministerio pri Instruado, Universitato kaj Esploro, La sidejo de la observatorio situiĝas via Camilio Ranzani 1 en Bolonjo kaj de ĝi dependas la Observa Stacio de Loiano sur la Monto Orzale

Fakoj de Esploro[redakti | redakti fonton]

La esploradaj fakoj kovras plejparton el la el la modernaj astrofiziko kaj teknologio de astronomio.

La plejparto de tiuj esploroj baziĝas sur la uzo de plej avancitaj teleskopoj kaj kosmaj observatorioj nun haveblaj por ĉiuj ondolongoj. La esploroj estas plenumitaj en internaciaj kunlaboroj kiel kun la eŭropa suda observatorio, eksterlandaj universitatoj kaj centroj de esploro. Ĉe la nacia nivelo, estas kunlaboroj kun aliaj observatorioj en Italio kaj lokale kun la departemento de astronomio de la Universitato de Bolonjo kaj la aliaj strukturoj de INAF en Bolonjo : la Instituto de radioastronomio de Bolonjo kaj la Instituto de kosma astrofiziko kaj de kosma fiziko de Bolonjo.

Observa Stacio de Loiano[redakti | redakti fonton]

La Observa Stacio de Loiano[1] (44° 15′ 33″ N 11° 20′ 4″ O / 44.25917 °N, 11.33444 °O / 44.25917; 11.33444 (mapo)) troviĝas sur la Monto Orzale je altitudo de 792 m, birdofluge 26 km sude de Bolonjo (40 km per ŝoseo). Ĝi estis inaŭgurita la 15-a de novembro 1936 ; ĝia MPC kodo estas 598.[2]

Ĝia pli granda teleskopo estis nomita en honoro de la itala matematikisto kaj astronomo Giovanni Domenico Cassini.

Tiu-ĉi teleskopo de 152 cm de diametro estas la plej granda en Italio post tiu de la Observatorio de Asiago. La stacio havas ankaŭ pli malgrandan teleskopon de 60 cm de diametro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]