Observatorio de Calar Alto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio de Calar Alto
Observatorio
Unu el la teleskopoj de la observatorio.
Oficiala nomo: Centro Astronómico Hispano en Andalucía
Kromnomo: Observatorio de Calar Alto
Lando Hispanio Hispanio
Municipo Gérgal (Almerio).
Supermara alteco 2 168 m s. m.
Koordinatoj 37° 13′ 25″ N 2° 32′ 46″ U / 37.22361 °N, 2.54611 °U / 37.22361; -2.54611 (mapo)
Estiĝo 1973
Posedanto Instituto de Astrofiziko de Andaluzio
Junto de Andaluzio
Situo de la observatorio en Hispanio
Situo de la observatorio en Hispanio
Situo de la observatorio en Hispanio
Vikimedia Komunejo: Calar Alto Observatory
Retpaĝo: http://www.caha.es/es/

La Observatorio de Calar Alto estas astronomia observatorio en la municipo Gérgal (Provinco Almerio, Andaluzio, Hispanio). Estas la plej granda observatorio de la kontinenta Eŭropo, ĝi troviĝas sur la monto Calar Alto, alta de 2168 metroj en la Sierra de los Filabres, ĉefa montmasivo de la Provinco Almerio.

Ĝia MPC kodo estas 493.[1]

En tiu observatorio laboras la esperantisto David Galadí.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La observatorio estis fondita en 1973 sur situejo proponita en 1970, per interkonsento inter la germana kaj hispana registaroj kiel Centro Astronómico Hispano-Alemán (CAHA) aŭ Deutsch-Spanisches Astronomisches Zentrum (Hispana-Germana Astronomia Centro). Ĝi malfermiĝis en 1975, kun la ekfunkcio de teleskopo de 1,23 metroj disvolvita de hispana-germana kunlabo en astronomio.

En 1976, schmidt-teleskopo estis translokita en la Observatorion de Calar Alto elde la Observatorio de Hamburgo-Bergedorf, kie ĝi estis de 1954.[3]

Ĝis 2005, la observatorio apartenis ekskluzive al la Max-Planck-Institut für Astronomie kaj nur 10 % el la tempo de observo estis havebla por la hispanaj astronomoj. En 2005, interkonsento estis subskribita, per kiu la observatorio estu kune ekspluatita de la Instituto de Astrofiziko de AndaluzioCSIC de Granado kaj la Max-Planck-Institut für Astronomie en proportio de po 50% por ĉiu.

En 2013, la observatorio travivis krizon pro manko de monrimedo.[4][5][6]

En 2019, kun la eliro de la germana socio kaj la eniro de la Junto de Andaluzio en la Grupo de Ekonomia Intereso (CAHA, A.I.E.), la observatorio fariĝis 100% hispana (50% CSIC, 50% Junto de Andaluzio).

Teleskopoj[redakti | redakti fonton]

La observatorio havas kvar teleskopojn de diametroj 0,80 m, 1,23 m, 3,5 m kaj 2,2 m. Estas ankaŭ teleskopon de 1,52 m operaciata de la Nacia Astronomia Observatorio de Hispanio kaj robota teleskopo operaciata de la Centro de Astrobiologo[7]

La ekvatorialo de 3,5 m estas la plej granda teleskopo en la kontinenta Eŭropo.

Etapoj de esploro[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ cento da asteroidoj estis malkovrita elde la Observatorio de Calar Alto farde la astronomoj Luboš Kohoutek, Kurt Birkle, Ulrich Hopp, Johann Baur, Krisztián Sárneczky, Gyula Szabó, Felix Hormuth kaj Hermann Boehnhardt. Krome, Minor Planet Center kreditas "Calar Alto" de la malkovro de sep numerotitaj asteroidoj inter 2001 kaj 2004.[11]

La asteroido 189202 Calar Alto, malkovrita en 2003 de la germana astronomo Felix Hormuth elde la Observatorio Starkenburg, estis nomita en honoro de la observatorio.[12]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Observatorio de Calar Alto en la hispana Vikipedio.