Observatorio de la Universitato Harvard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harvard College Observatory en 1899

La Observatorio de la Universitato Harvard (aŭ HCO, por Harvard College Observatory angle) estas institucio, kiu mastrumas grupon da konstruaĵoj kaj instrumentoj de astronomia esploro por la departemento pri astronomio de la Universitato Harvard, en Kembriĝo (Masaĉuseco, Usono). (koordinatoj : 42° 22′ 54″ N 71° 7′ 42″ U / 42.38167 °N, 71.12833 °U / 42.38167; -71.12833 (mapo) ; MPC kodo : 802[1]).

Inter inter 1974-1981 , UAI kreditas ĝin de la malkovro de 55 asteroidoj[2].

Granda Refraktoro de Harvard College Observatory

Historio

La Harvard College Observatory estis fondita en 1839 de la Harvard Corporation (unu el la estraroj de la Universitato Harvard) ; la horloĝisto William Cranch Bond estis nomumita "Astronomia Observanto de la Universitato" (sen salajro ). La unua instrumento, la "Granda Refraktoro" de 15 coloj (38 cm) estis instalita en 1847[3].

Inter 1874 kaj 1852, William Cranch Bond kaj John Adams Whipple uzis tiun refraktoron por ricevi fotojn granda kavlitato de Luno. La nokto de la 16-a de julio 1850 Bond kaj Whipple faris dagerotipion de la stelo Vego.

Pluraj astronominoj laboris en la Observatorio de la Universitato Harvard, kiel Annie Jump Cannon, Henrietta Swan Leavitt, kaj Cecilia Payne-Gaposchkin, kiuj plenumis studojn pri la klasigo de steloj. Cannon kaj Leavitt komence estis dungitaj kiel kalkulistinoj kaj por ekzameti fotografiajn platojn antaŭ partopreni al esploroj[4].

En 1908, la observatorio eldonigas la "Harvard Revised Photometry Catalogue", kiu generis la "Bright Star Catalogue" (Katalogo da brilaj steloj) aŭ "Yale Bright Star Catalogue", nun administrata de la observatorio de la Universitato Yale.

La Observatorio de la Universitato Harvard konservas kolekton de ĉirkaŭ 500 000 astronomiaj fotografioj, faritaj inter la mezo de la 1880-aj jaroj kaj 1986 (kun interrumpo de1953 al 1968)[5]. Tiuj bildoj estas senkomparaj fontoj por la studi la tempan evoluon de la universo, kaj nuna projekto estas iniciata por ciferigi kaj arkivi ilin[6].

Direktoroj

Notoj kaj referencoj

  1. Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
  2. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  3. La Granda Refraktoro (Paĝaro de Harvard College Observatory) (angle)
  4. Reaching for the Stars (Atingi la stelojn, el la gazeto de Universitato Harvard) (angle)
  5. The Harvard College Observatory Astronomical Plate Stacks (Stako da astronomiaj plato de HCO) el la paĝaro de "Smithsonian Astrophysical Observatory") (angle)
  6. Digital Access to a Sky Century @ Harvard (Cifera aliro al ĉiela jarcento ĉe Harvard) (angle)

Eksteraj ligiloj