Oliver Lodge
| Sir Oliver Joseph Lodge | ||
|---|---|---|
|
Karikaturo de Oliver Joseph Lodge, in "Vanity Fair" 1904 |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Sir Oliver Joseph Lodge | |
| Dato de naskiĝo | 12-a de junio 1851 | |
| Loko de naskiĝo | Penkhull (kvartalo de Stoke-on-Trent) | |
| Dato de morto | 22-a de aŭgusto 1940 | |
| Loko de morto | Lake, apud Salisbury | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 89 | |
Sir Oliver Joseph Lodge FRS (naskiĝis la 12-an de junio 1851 en Penkhull (kvartalo de Stoke-on-Trent), mortis la 22-an de aŭgusto 1940 en Lake, apud Salisbury) estis brita fizikisto kaj verkisto
Li plibonigis la efikecon de la radio-elsendiloj kaj ricevilojn per uzo de resonancaj cirkvitoj agorditaj sur la sama frekvenco. Li ankaŭ studis la efikojn de la fulmo, la elektrolizon, la fotoelektran efikon, kaj estis la unua kiu aperigis, en 1893, priskribon de la kuntiro de la longoj.
Li eltrovis ankaŭ la elektromagnetan laŭtparolilon kaj elektran rimedon por dispeli la nebulon.
Pro la morto de unu el siaj filoj en la unua mondmilito, en 1915, li interesiĝis pri postvivo, spiritismo kaj telepatio.
Li estis laŭreato de la Medalo Rumford en 1898. Li verkis pli ol 40 verkojn pri fizika relativeco, elektromagnetismo, lumporta etero kaj postvivo.

