Blankagorĝa rokturdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orientazia rokturdo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankagorĝa rokturdo
Blankagorĝa rokturdo, junula masklo
Blankagorĝa rokturdo, junula masklo
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Monticola
Specio: M. gularis
Monticola gularis
(Swinhoe, 1863)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankagorĝa rokturdoOrientazia rokturdo (Monticola gularis) estas kantobirdo de la familio de Muŝkaptuledoj, iam lokitaj en la Turdedoj kune kun la aliaj Rokturdoj.

Ĝi troviĝas en Kamboĝo, Ĉinio, Japanio, Koreio, Laoso, Malajzio, Birmo, sudorienta Rusio, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamio. Laŭ tio pravas la nomo de Orientazia rokturdo, ĉar temas pri specio sufiĉe malproksima de la ĉefaj kernoj de la genro ĉirkaŭ Mediteraneo, suda Afriko kaj sudokcidenta Azio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.

Ĉe rokturdoj la ino estas ĝenerale bruneca kaj masklo havas bluajn kapon kaj kolon, pli malhelajn flugilojn kaj ruĝecajn subajn partojn. Pro geografia malproksimo de tiu specio al aliaj samgenraj, tiu ĉi specio estas sufiĉe diferenca de aliaj specioj ĉe maskloj: la bluaj partoj estas tre malgrandaj, nome ne la tuta kapo sed nur la krono kaj nuko estas bluaj krom eta makulo en ŝultro. Kiel en la cetero de la specioj la subaj partoj estas ja ruĝecaj, sed ankaŭ la pugo, dum la subpugo estas iom pli helruĝeca. Kaj ankaŭ la vangoj estas ruĝecaj separataj de la blua krono per tre markata nigra traokula strio ekde la nigra beko al ŝultro kie komencas ankaŭ nigra dorso. Ankaŭ la flugiloj estas nigraj (kaj ne nur malhelbrunaj kiel ĉe aliaj rokturdoj) kun tre videbla blanka marko meze. Ankaŭ la gorĝo estas blanka, kio nomigas la specion. Ankaŭ en la latina scienca nomo gularis aludas al la gorĝo.

La beko estas nigreca. La iriso tre nigra kaj videblas mallarĝa blankeca okulringo. La kruroj estas rozkoloraj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]