Otto
El Vikipedio
Otto (kelkfoje esperantigita kiel Oto por eviti duoblajn konsonantojn) estas ĝermana vira persona nomo kaj ankaŭ familia nomo.
Enhavo |
[redakti] Signifo
En malnovaltgermana lingvo ot "posedaĵo, heredaĵo". Origine "Otto" estis nur mallonga formo de diversaj nomoj kun komenco "Ot-" (Otmar, Otfried, Otbert, ...), poste ĝi fariĝis memstara nomo.
[redakti] Variaĵoj
Viraj: Udo, Odo, Otello, Othello, Otfrid, Otfried, Ottfried, Othmar, Ottmar, Othon, Eŭdo, Odón, Oddone
Virinaj: Ottilie, Ottilia, Otilia, Odilia, Odile, Uta
La nomo Ulriko kaj ĝiaj variaĵoj havas la saman radikon.
La nomo de la dinastio Ottonen (en Esperanto eble "Ottidoj" aŭ "Otto-idoj") devenas el ties unua imperiestro, Otto la 1-a, "la Granda".
Ne parenca estas la nomo Ödön, kiu estas la hungara formo de Edmundo.
[redakti] Nomtago
30-a de junio (Otto von Bamberg)
[redakti] Konataj nomportantoj
[redakti] Regnestroj
- Regantoj de la Sankta Romia Imperio:
- Otto-idoj:
- Otto la 4-a (Sankta Romia Imperio) (1175 - 1218)
- Reĝoj:
- Otto la 3-a (Bavario), 1290-1312 duko de Bavario, Vitelsbaĥoj, estis 1305-1307 ankaŭ reĝo de Hungario kiel "Béla la 5-a"
- Otto la 1-a (Greklando), 1832-1862 reĝo, Vitelsbaĥoj
- Otto (Bavario), 1886-1916 reĝo, Vitelsbaĥoj
- Dukoj:
- Otto la 1-a (Saksio), 880-912 duko
- Otto la 1-a (Bavario), 1180-1183 duko, Vitelsbaĥoj
- Otto la 3-a (Bavario), 1290-1312 duko, Vitelsbaĥoj, estis 1305-1307 ankaŭ reĝo de Hungario
[redakti] Ekleziuloj
- Otto von Bamberg (ĉ. 1060-1139), episkopo de Bamberg, sanktulo
[redakti] Antaŭnomo
- Otto von Bismarck (1815-1898), germana politikisto kaj regna kanceliero
- Otto Graf Lambsdorff, (* 1926), germana politikisto
- Otto von Habsburg, (* 1912), germana politikisto
- Otto Hahn (1879-1968), germana kemiisto
- Otto Lilienthal (1848-1896), germana inĝeniero
- Otto Waalkes (* 1948), germana humuristo
[redakti] Esperantistoj
[redakti] Familia nomo
[redakti] Similaj viraj nomoj
- Oto, latine Otho, 69 romia imperiestro
- Odo aŭ Eŭdo la 1-a, france Eudes, 888-898 franca reĝo
- Odo aŭ Eŭdo de Akvitanio, 700-735 duko
- Odo de Cluny
- Odo de Bayeux
[redakti] Similaj virinaj nomoj
- Odilia, franca sanktulino
[redakti] Ceteraĵoj
Ambaŭ vortoj "Otto" kaj "Oto" estas palindromoj.

