Otto Struve

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Ljudvigoviĉ Struve
Persona informo
NomoOtto Ljudvigoviĉ Struve
Dato de naskiĝo12-a de aŭgusto 1897
NaskiĝlokoĤarkovo
Dato de morto6-a de aprilo 1963
MortolokoBerkeley (Kalifornio)
Aĝo je morto65
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoRusio
Familio
PatroLudwig Struve [+]
PatrinoElizaveta Khristoforovna Groman [+]
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo, rusa lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoGuggenheim-stipendio, Membro de la Reĝa Societo de Londono, Henry Draper Medal, Henry Norris Russell Lectureship, Gold Medal of the Royal Astronomical Society, Bruce Medal, Prix Jules Janssen, Janssen Medal, Fellow of the American Physical Society, Honorary Doctorate from the National Autonomous University of Mexico [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Otto Ljudvigoviĉ Struve (Отто Людвигович Струве ; naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1897 en Ĥarkovo, mortis la 6-an de aprilo 1963 en Berkeley (Kalifornio)) estis rusa astronomo Li migris en Usonon en 1921 kaj tie karieris.

Oni ne konfuzu lin kun lia avo Otto Wilhelm von Struve (1819 - 1905)

Vivo

Li naskiĝis en Ĥarkovo, kiu estis tiam en la Rusia Imperio; en german-devena familio kiu naskis plurajn famajn astronomojn: li estis filo de Gustav Wilhelm Ludwig Struve, nepo de Otto Wilhelm von Struve, nevo de Hermann Struve, kuzo de Georg Hermann Struve...

Tre june li ekinteresiĝis pri astronomio, 8-jar-aĝa li akompanis sian patron en la observatorion Pulkovon kaj tie faris kelkajn observojn. Li eniris en 1915 en la universitato de Ĥarkovo, sed la unua mondmilito interrompi lian lernado : en 1917 li estas sendita sur la turkan fronton.

Dum la rusia enlanda milito, Otto Stuve batalis kun la blankaj rusoj. Kiam la "blankoj" malvenkis, li elmigris al Turkio, akompanita de sia patro Ludwig Struve. Tiu ĉi kiu mortis en Sebastopolo en 1920.

Li restis unu jaron kaj duonon en Kalipolis kaj Istanbulo. Li petis per letero helpon de sia onklo Hermann Struve en Germanio, nesciante ke tiu ĉi mortis kelkaj monatoj antaŭ. Tamen ties vidvino petis al Paul Guthnick, posteulo de Hermann Struve en la observatorio de Berlino. Tiu ĉi skribis al Edwin B. Frost, direktoro de la observatorio Yerkes de Ĉikago. La 2-an de marto 1921, Frost proponis al Otto Struve postenon en sia observatorio. La 7-an de oktobro 1921, Otto Struve elŝipiĝis en Usonon.

Malkovritaj asteroidoj : 2
991 Makdonaldo 24-a de oktobro 1922
992 Svazejo 14-a de novembro 1922

Astronomio

Li komencis labori en la observatorio Yerkes, kie li malkovris du asteroidojn. Li ricevis la usonan naciecon en 1927, kaj posteulis al Edwin B. Frost kiel direktoro de la observatorio de Yerkes de 1932 al 1947. Li estis ankaŭ la unua direktoro de la observatorio McDonald, de la Observatorio Leuschner kaj de la Nacia Observatorio de radioastronomio de la Universitato de Virginio.

En 1937 li observas tion, kiu estos nomita la efiko de Struve-Sahade : ŝajna plifortiĝo aŭ malfortiĝo de la spektraj linioj de la dua komponanto de duopa stelo, kaŭ ke ĝi proksimiĝas aŭ malproksimiĝas. Tiu efiko malhelpas, kiam oni serĉas distingi la spektrojn de ambaŭ steloj[1].

Li estis unu el la unuaj astronomoj, kiuj serioze opinis ke vivo abunde ekzistus en la universo, kaj estis partizano de la serĉo de ekstertera vivo.

Li estis ĉefredaktoro de Astrophysical Journal de 1932 al 1947 kaj prezidento de la American Astronomical Society de 1946 al 1949.

Honoroj

Li ricevis:

Oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj

  1. THE STRUVE-SAHADE EFFECT: A TALE OF THREE STARS (la efiko de Struve-Sahade, historio de tri steloj) de William G. Bagnuolo jr.Douglas R. Gies, Reeds Riddle kaj Laura R. Penny (angle)
  2. Winners of the Gold Medal of the Royal Astronomical Society (Ricevintoj de la Ora medalo de la Royal Astronomical Society) (angle)
  3. Bruce-Medaluloj: Otto Struve (angle)
  4. JPL Small-Body Database Browser 768 Struveana (1913 SZ) (angle)
  5. Struve JPL Small-Body Database Browser 2227 Otto Struve (1955 RX) (angle)

Eksteraj ligiloj