Pál Komáromy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Komáromy
Pál Komáromy
Pál Komáromy
Persona informo
Naskonomo Komáromi Pál Imre Zsigmond
Naskiĝo 2-an de junio 1892 (1892-06-02)
en Gyöngyös
Morto 3-an de julio 1966 (1966-07-03) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Pál Komáromy [komAromi], laŭ hungarlingve kutima nomordo, plena nomo kun literŝanĝo Komáromi Pál Imre Zsigmond estis hungara operkantisto (basbaritono), operejestro. Lia parenco estis Mariska Komáromi.

Pál Komáromy[1] naskiĝis la 6-an de junio 1892 en Gyöngyös, li mortis la 4-an de julio 1966 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Komáromy maturiĝis en cisterciana gimnazio en Eger en 1910, sed li ricevis ankaŭ muzikan trejnadon en la familio. Li studis 3 jarojn medicinon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. En 1912 li ricevis stipendion de Reĝa Operejo de Budapeŝto. Li studis operkantadon en Budapeŝto kaj Dresdeno de de:Grete Stückgold. Li debutis en la Reĝa Operejo en 1913, ekde la sekva jaro li estis soldato dum la 1-a mondmilito. Li havis kantistan statuson en la Operejo inter 1920-1944. Li kantis ankaŭ en Bayreuth, Vieno kaj Bonaero. Dum la nazia erao (1944) li ne ricevis rolojn pro la kontraŭjudaj leĝoj. Inter 1945-1947 li estis operejestro, sed en 1948 li estis trudemerito pro la nova politika tendenco. Baldaŭ li instruis private disĉiplojn. Li ricevis 3 premiojn inter 1946-1957 kaj titolon "eterna membro de la operejo" en 1959.

Lia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]