Peter Perez Burdett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapo de Homo : unu el la multaj verkoj, por kiuj pozis Burdett.

Peter PEREZ BURDETT (n. ĉirkaŭ 1734 - m. la 9-an de septembro 1793) estis brita kartografo, artisto kaj desegnisto. Li devenis de Eastwood (Essex), kie li heredis malgrandan terenon kaj sian duan nomon "Perez" el sia patrina avo, kiu estis la loka ekleziulo.

Li ĉefe famiĝis pro liaj multaj aperadoj en la pentraĵoj de Joseph Wright of Derby. Li ankaŭ partoprenis al la serĉado de la plej bona kurso por la estonta "Leeds and Liverpool Canal", grava projekto de la frua industria revolucio. Li estis mezgrava membro de la sciencista Luna Societo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj