Philip Glass

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Philip Glass
Philip Glass
usona komponisto
Naskiĝo 31-a de januaro, 1937
en Baltimore, Marilando, Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Philip GLASS (naskiĝis la 31-an de januaro 1937) estas Akademia Premio-kandidatigita usona komponisto. Lia muziko ofte priskibiĝas kiel minimumista, kvankam li preferas la terminon teatra muziko. Li konsideriĝas esti unu el la plej influaj komponistoj dum la malfrua 20-a jarcento kaj vaste agnoskiĝas kiel komponisto, kiu modigis artmuzikon por la publiko (krom antaŭvenantoj ekzemple Kurt WEILL kaj Leonard BERNSTEIN) per kreado de alirebleco ne antaŭe agnoskita de la plejparta merkato.

Glass estas ege fekunda komponisto; li komponis ensemblajn verkojn, operoj, simfonioj, konĉertoj, filmverkojn, kaj pianverkojn. Glass konsideras multajn vidajn artistojn, verkistojn, muzikistojn, kaj kondukistojn kiel amikoj, inkluzivante Chuck CLOSE, Doris LESSING, la forpasinta Allen GINSBERG, Ravi SHANKAR, kaj David BOWIE, ĉiuj kiuj kunlaboris kun li.

Li forte subtenas la tibetan motivon. Je 1987 li kunfondis la Tibetan Domon kun Universitata Kolumbio profesoro Robert THURMAN kaj la aktoro Richard GERE. Li havas du gefilojn pro lia geedzeco al JoAnne AKALAITIS, teatra reĝisorino (edziĝinta je 1965, eksedziĝinta je 1980): Zachary (naskiĝis je 1969) kaj Juliet (naskiĝis je 1971). Glass loĝas en Novjorko kaj en Nov-Skotio.

Vido kaj Verkoj[redakti | redakti fonton]

Komencoj, edukado kaj influoj[redakti | redakti fonton]

Glass naskiĝis en Baltimoro, Marilando, filo de judaj migrintoj de Litovio. Lia patro proprietis gramofondiskan butikon, kaj sia tre rafinita gramofondiskaro konsistis plejparte el nevenditaj diskoj. Do, Glass renkontis modernan muzikon (Paul HINDEMITH, Béla BARTÓK, Dmitri ŜOSTAKOVIĈ) kaj Eŭropan artmuzikon (arĉajn kvartetojn de Beethoven kaj la du pianajn triojn de Schubert) dum li estis tre juna. Tiam li studis fluton kiel infano en la Peabody Konservatorio de Muziko kaj poste eniris akcelitan kolegian programon en la Universitato de Ĉikago dum li aĝis 15 jarojn, kie li studis matematikon kaj filozofion. Li poste iris al la Juilliard Lernejo de Muziko, kie li ŝanĝis al ĉefe ludi klavinstrumentojn. Lia komponadaj instruistoj inkluzivis Vincent PERSICHETTI kaj William BERGSMA. Tiame, je 1959, li gajnis premion en la BMI Lernantaj Komponadj Premioj, iu el la plej prestiĝaj internaciaj premioj por junaj komponistoj. Dum la somero je 1960, li studis komponadon kun Darius MILHAUD kaj komponis konĉerton por violono por kunlernanto, Dorothy PIXLEY-ROTHSCHILD.

Poste li iris al Parizo, kie li studis komponadon kun eminenta komponada instruistino Nadia BOULANGER je 1963 ĝis 1965, analizanta partiturojn de Johann Sebastian BACH (Das wohltemperierte ClavierLa Bonagorda Klavinstrumento), Wolfgang Amadeus MOZART (liaj konĉertoj por piano), kaj Beethoven. Glass poste diris en sia aŭtobiografio Music by Philip Glass (Muziko de Philip Glass, 1987), ke la nova muziko prezentita Parize en la koncertoj Domaines musicale (Muzikaj Regnoj) de Pierre BOULEZ mankis eksciton laŭ si (krom la muziko de John CAGE kaj Morton FELDMAN), sed li profunde imponiĝis per prezentoj de novaj teatraĵoj en la teatro Odéon de Jean-Louis BARRAULT kaj filmoj de la Franca Nova Ondo, de filmistoj ekzemple Jean-Luc GODARD kaj François TRUFFAUT.

Post verkinta filmmuzikon kun Shankar en Francio, Glass veturis, ĉefe pro religiaj motivoj, al norda Barato je 1966, kie li renkontis tibetajn rifuĝintoj. Li renkontis Tenzin Gyatso, la 14-a Dalai-lamao, je 1972.

Lia distinga stilo estiĝis el lia laborado kun Shankar kaj lia percepto de ritmo en hindia muziko por tute adicia. Kiam li revenis hejme li rezignis ĉiujn el lia pli fruaj komponaĵoj, kiuj komponiĝis per modere moderna stilo, komparebla al la muziko de Milhaud, Aaron COPLAND, kaj Samuel BARBER, kaj ekkomponis severajn verkaĵojn bazitajn sur adiciaj ritmoj kaj senco de tempo influita de Samuel BECKETT, kies verkojn li renkontis kiam li verkis por eksperimenta teatro. La unua el la fruaj verkaĵoj en tiu minimumisma idiomo estis la muziko por prezento de la teatraĵo Comédie (Komedio, 1963) de Beckett je 1965 por du sopransaksofonoj; la kvara estis arĉa kvarteto (N-ro 1, 1966).

Minimumismo: De Strung Out ĝis Music in 12 Parts[redakti | redakti fonton]

Trovante malmulte da simpatio de tradiciaj prezentistoj kaj prezentejoj, Glass fine formis ensemblon en Novjorko je la malfrua 1960-oj kun kun-ekslernantoj Steve REICH, Jon GIBSON, kaj aliaj kaj ekludis ĉefe en artaj galerioj. Tiuj galerioj estis la nura vera ligo inter muzika minimumismo kaj minimumisma vidarto--krom personaj amikecoj kun vidartistoj, kiuj havis samajn estetikajn interesojn kaj subtenis la muzikajn agadojn de Glass kaj Reich (kaj ofte faris la afiŝojn por koncertoj).