Piedsigno
Piedsigno estas signo postlasita de piedo de homo aŭ alia besto sur la tero. Ĝi konsistas aŭ el premo de malmola objekto lasita en pli mola grundo aŭ en forlaso sur la grundo de io, kio gluis al la plandumo.
Oni povas ankaŭ paroli laŭkaze pri ŝusignoj aŭ hufsignoj.
Oni povas sekvi piedsignojn, ekzemple dum ĉasado aŭ danke al ili evidentigi agadojn.
Kelkaj piedsignoj restis neklarigitaj kun famaj historioj mitaj aŭ legendaj. Aliaj atestis pri prahistoria vivo aŭ vivmaniero.
Piedsignoj postkrimaj
Malnovaj piedsignoj
Aliaj trovitaj piedsignoj
- Oazo Siva– La plej malnova piedsigno en la mondo (pli ol 3 milionaj da jaroj)[1]
- Laetoli – homaj piedsignoj el la plioceno (antaŭ 3,7 milionoj da jaroj) preservitaj en vulkana cindro.[2]
- Acahualinca – homaj piedsignoj 6000-jaraj fosiliitaj en vulkana cindro kaj koto en Nikaragvo.
- Uskmouth – homaj piedsignoj karbondatitaj je 4200 a.K. prezervitaj en argilo.[3]
Mitaj aŭ legendaj piedsignoj
Ekzemploj de mitaj kaj legendaj piedsignoj estas:
- Budha piedsigno – simbola prezentaĵo de la budho.[4]
- Diablaj piedsignoj – neklarigita serio de hufecaj markoj aperintaj en Devon, Anglio la 8-an de februaro 1855 post neĝadeto dumnokta.[5]
- Ora bovido – en islamo polvoro de la hufsignoj de Haizum, la flugilita ĉevalo de la arkianĝelo Gabrielo, estas uzata por vivigi la oran bovidon.[6]
- Piedsigno de Moso – signo 1 metron je 3 metroj granda en Samoo, farita kiam la giganto Moso paŝis de la Fiĝioj al Samoo. La alia piedsigno videblas sur Viti Levu, la plej granda insulo de la Fiĝioj.
- Piedsignoj de Saskvaĉo, a kriptozoologia besto al iuj pruvas la ekziston de la nordamerika jetio.
- Sri Pada, aŭ pinto de Adamo, monto en Sri-Lanko, havas larĝan piedsignoforman spuron en la roko je sia pinto, kiun diversaj religianoj diras esti tiu de Budho, Ŝivo aŭ Adamo.
- Serio de piedsignoj de Jesuo, laŭ legendo, troviĝas en la preĝejo Domine Quo Vadis apud Romo.
- Marko en pavimŝtono de la munkena preĝejo Nia Damo estas konata kiel Teufelstritt (paŝo de la diablo).
- La piedsigno de la arkianĝelo Sankta Mikaelo sur la monto Dol, de kie li reiris al la Monto Sankta Mikaelo.[7]
Referencoj
- ↑ CNN: Human footprint may be oldest ever found
- ↑ Wong, Kate. Scientific American, 1-an de aŭgusto 2005. "Footprints to Fill – Flat feet and doubts about makers of the Laetoli tracks".
- ↑ Gathering the Jewels. "Prehistoric footprints, Uskmouth, Glamorgan".
- ↑ Japanese Buddhist Statuary, 14-an de januaro 2005. "Stone footprints of the Buddha". Accessed 28 July 2006.
- ↑ MysteriousBritain.co.uk. "The Devil's Footprints".
- ↑ "Libra the Scales".
- ↑ Legendoj pri la monto Dol