Pintokunsido de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Traktato de Parizo estis protokolo subskribita en la pintokunsido okazinta en Parizo el la 19a de novembro ĝis la 21a de novembro de 1990, kaj konvokita de la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo (KSKE), kie oni setligas la ideologian bazon, la agadprogramon kaj la instituciojn de la organizaĵo kiu kunigis la tutan ŝtataron de Eŭropo, Usono kaj Kanado.

La organizoj kun kiuj la OSKE havas rilatojn kunlaborajn estas, ĉefe, la Unuiĝintaj Nacioj kaj ligitaj institucioj, kiel la Eŭropa Unio, la NATO, la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj kaj la Konsilio de Eŭropo.

La Traktato estis aprobita de pintokunsido de la plej parto de la registaroj de Eŭropo, kune kun Kanado, Usono kaj la aziaj respublikoj aprtenantaj al la eksa Sovetunio. La traktato baziĝis en la Helsinka Interkonsento, kaj estis poste korektita de la Traktato por la Eŭropa Sekureco de 1999. Kunaj, tiuj dokumentoj formas la bazon de interkonsentoj por la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo.

La Traktato konsideriĝas kiel unu el la multaj klopodoj profiti la falon de la komunismo, invitante aktive la eksajn landojn de la Orienta Eŭropo aliĝi la ideologiakampon de la tiel nomata libera mondo. Ĝi estis komparata kun la Viena kongreso de 1815, la Traktato de Versajlo de 1919 aŭ la Jalta konferenco kaj Potsdama konferenco fine de la Dua Mondmilito, pro ties emo redisegni la politikan mapon de Eŭropo.

Fakte eblas konsideri la Pintolunsidon de Parizo kiel la packonferenco de la Malvarma milito: la Perestrojko finigis la politikan kaj ideologian dividon de la Fera Kurteno. La plurala demokratio kaj la ekonomio de merkato triomfiĝis; oni supozis, ke la tuta teritorio inter Vankuvero kaj Vladivostok kunhavus tiujn komunaĵojn, kune kun la internacia juro kaj la pluralismo kiel praktiko inter ŝtatoj. Ĝi estis la momento kiam ŝajnis taŭga paroli kiel Francis Fukuyama, en sia verko La fino de la historio. La Interfrapo inter civilizacioj de la komenco de la 21-a jarcento montros la malfortaĵojn de tiu mondopinio.

La Traktato fondis Oficejon por la Demokrataj Institucioj kaj la Homaj Rajtoj en Varsovio, un Centro de Evito de Konfliktoj en Vieno kaj sekretarion. Poste, en 1992, oni kreis Ĝeneralan Sekretarion. Oni kunsentos, ke la ministroj de Eksterlandaj Aferoj kunsidos por interkonsulti regule.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Teksto