Pneŭmatologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pneŭmatologio estas greka termino konsistanta el τὸ πνεῦμα [to pnévma] kaj ὁ λόγος [ho lógos] kiu laŭlitere estas scienco pri la spirito.

Ĝi estas utiligata por aludi al la scienco kiu pritraktas la spiritajn substancojn kaj ilian vitalan principon. Ĝi indikas kaj branĉon de la filozofio, kaj branĉon de la teologio pritraktantaj la doktrinon pri la Sankta Spirito.

Spite de la sama etimologio, ĝi ne risku estis konfuzita nek kun pneŭmatologio (branĉo de la medicino kiu okupiĝas pri la spirvojoj) nek kun pneŭmatomakio (kristana hereza fluo de la 4-a jarcento).

Filozofio kaj spiriteco[redakti | redakti fonton]

La pneŭmatologio, intencita kiel ĝenerala studo pri "spiritaj substancoj", nome la spirito, fariĝas do studa materio tre vasta, kie filozofiaj kaj teologiaj konceptoj de la difino pri "spirito" plurfoje interplektiĝis laŭlonge de la jarcentoj. En la spiritualeco-spiriteco kaj en la ekstremorientaj filozofioj, oni uzas termonojn kiel namas, hindia voĉo por indiki la riverencon al la dia spirito kuŝanta en la eno de ĉiu individuo.

Aŭ la 'atman, kiun oni povas skeme difini kiel "ena individua spirita energio" kaj kiun oni devis provi fandi kun la Brahmano, la granda universa energio, koncepto pri "spirito" reprenita ankaŭ de la Budhismo, skeme tradukita per la termino de "ena budheco".

En la greka klasika filozofio, la simpla koncepto de pneŭma (= blovo, elspiro, vivospiro) frue disiĝis el la koncepto de animo-psiko (ankaŭ ĝi ligita al la signifo de vento, blovo, elspiro) kaj tiu lasta plimallarĝe referencata al la homa naturo.
La disiĝo pli neta inter pneŭmo kaj psiko okazis kun Sokrato kaj Platono ekde la 4-a jarcento a.K. ĉirkaŭ. Rilate al la naturon pri entaĵo duonhoma kaj duondia, dekomence oni startis el la koncepto simila al tiu de "superhoma ĝenio" "energio de supro" aŭ "ekstera" de la homa esto, kiu estis nomata entaĵo daimon-demon, signifo kiu poste ricevis ankaŭ negativajn karakterizojn.

Sammaniere, la blovo, la elspiro de dia kaj diiga karakterizo ricevis male la nomon de pneumata, pneumatos, por indiki "eston", "entaĵon" aŭ "blovon" disigitan el niaj homaj dimensioj kaj vivo, kaj poste konceptitan, en ĝia dualisma nocio, kiel "bonvoleman spiriton" kaj "malbonvolemn spiriton", nome ekzemple entaĵoj anĝelaj por la Bono, kaj demonaj por la Malnono.

La helenisma stoikismo de la 3-a jarcento a.K. tion disvolvigis kiel aktivan spiritnaturan principon, ĝin aldonante kiel elementon al la kvar tiam konataj (akvo, aero, tero, fajro).

Tial ankaŭ la gnostikuloj komencis disigi la iliuman (=ilio-korpo, materia ujo) el la psika homo kaj el la pure pneŭmatika, nome nur dediĉita al la spirito.

Sankta Paŭlo mem poste, zorgis fari netan disigon inter la "aĵoj de la soma" (karno/korpo/homo) el la "aĵoj de la pneŭmoì" (= "Spirito"), donante tiel kroman subtenon al tiu kiu fariĝos la okcidenta filozofia koncepto de la "tri korpoj": soma (korpo), psiko (menso, homa animo) kaj pneŭmo (la pura spirito).

La termino "spirito" naskiĝis inter la latinoj, kiuj ĝin skeme interpretis kiel la leĝera"blovo de vivo" (kiel la terminoj elspiri, spiri), por indiki, ĝuste, la vivon, intencitan kiel vitalecon, dinamikecon, venton, elspiron… nome karakterizita per la aerobia spirado de la plievoluintaj vivantaj estuloj kiel la homo.

Aparte, la dia karakterizo de la Pneŭmo-Spirito estis precipe ligita al la interpreto pri la hebrea Torao, kie en la Genezo Javeo-Dio "blovis" la vivspiron (hebree ruah hakodesh) en la naztruojn de Adamo.

Laŭlonge de la jarcentoj ĉiam pli prenis formon la semantika diferenco inter "psiko" kiel sola homa "anima" aŭ menso aŭ personeco, el la termino "pneŭmo" por propre indiki la "solan spiriton", nome la ero pli profunda kaj dia de la animo mem.

Tio videblas jen ĉe la kristanaj filozofoj kaj jen ĉe tiuj ne kristana; kaj al tiu terminologio adaptiĝis kaj kontribuis la kristanaj teologoj.

Kristana teologio[redakti | redakti fonton]

En Kristanismo pneŭmatologio indikas la teologian sciencon pri la Sankta Spirito referencanta al la Triunuo kaj al la historio de la savo (soteriologio).

Sankta Paŭlo mem kaj la unuaj novtestamjentaj bibliaj tekstoj distingis la "aferojn de la korpo" (Karno/korpo/homo) el la "aferoj de pneŭmo" (="spirito"), kaj rezultas ke en la unua kristanismo la koncepto mem pri "Spirito de Dio", la Sankta Spirito, estis baldaŭ indikata kiel la Spirito de Vero, la Konsola Spirito kaj Spirito dirita Parakleto (el la greka para-kaleo = "mi alvokas ĉe".

La historio de la kristana Eklezio entenas diversajn diskutojn, kiuj utilis por la iompostioma kristana pneŭmatologio, intencita kiel doktrino pri la Sankta Spirito.

La orienta kaj okcidenta Patristiko estis baldaŭ engaĝiĝinta en unua debato pri la dieco de la Sankta Spirito. Dekomence kun Ario, kiu imagis la Sanktan Spiriton simpla "kreitulo", "entaĵo" aŭ "unuaranga anĝelo", kaj poste kun ties posteuloj, nome kun la Makedonianismo, kiu subtenis ke la Sankta Spirito estas hierarkie malsupera kompare kun la Patro kaj la Filo (herezo kondamnita en la Unua koncilio de Konstantinopolo (381).

Sed krom tiuj kalumniantoj, teologie agadis precipe grandaj subtenantoj de la dia potenco de la Sankta Spirito. Teologo Atanazio, ekzemple, al Li atribuis la karakterizojn de senŝanĝebleco, transcendeco, kapablo sanktigi kaj implikiĝo en la kreo mem (kiel fakte jam aliaj teologoj).

La spekulativado kaj devoteco, de la Malnova Testamento (Elija) al Li atribuas sep donojn por la homoj, dum Sankta Paŭlo el tiuj listigis naŭ kiel fruktojn por la homoj.

Naskiĝis ĉirkaŭ la jaro mila granda debato rilate la Sanktan Spiriton okaze de la Orienta skismo.

Vivecega estis, tiujn tempojn, la debato pri la filioque, la doktrino de la procesio de la Sankta Spirito el la Patro kaj el la Filo, kiu ĝis niaj tagoj konstituas unu el la kialoj kiuj distancigas la Ortodoksan Eklezion el tiu Katolika.
La Ortodoksa eklezio asertas ke la Sankta Spirito "procedas" nur de la Patro (kiel indikite en la origina instruo de la Kredokonfeso nicea-konstantinopola), dum Aŭgusteno de Hipono kaj la tuta mezepoka okcidenta Eklezio aldonis la filioque = nome kaj el la Filo.

Dum la protestanta Reformacio kaj en eŭropa Kontraŭreformacio la rilato inter la Sankta Spirito kaj la Skribo estis reekzamenita. Lutero kaj Kalvino opiniis ke la Sankta Spirito havas certan sendependon ne la Sanktaj Skriboj, sed la teologoj de la kontraŭreformacio respondis ke estis la sama Spirito la inspiranto de la Katolika Eklezio kiel aŭtoritata interpretisto pri ili.[1]

Hodiaŭ en la kristanaj eklezioj kreskas ĉiam pli la pneŭmatologiaj studoj kaj la emo sin lasi gvidi de la Sankta Spirito kiu fakte fariĝas la vera gvido al sekvo de Jesuo Kristo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • J. José Alvarez, El Tiempo del Espíritu: Hacia una teología Pneumatológica (sic), Editorial Eunsa, año 2006, ISBN: 978-84-313-2375-2
  • Antonio Aranda Lomeña, Estudios de pneumatología, Editorial Universidad de Navarra, año 1985, España, ISBN: 84-313-0900-8
  • Linton M. Smith Jr. "Not By Might Nor By Power: The Bible Believer's Guide to the Doctrine of the Holy Spirit" (DayStar Publishing; Miamitown, OH 1995)
  • John McIntyre, The shape of pneumatology: studies in the doctrine of the Holy Spirit (Edinburgh: T&T Clark, 1997)
  • Klaus Berger: Was ist biblische Spiritualität? (= GTB 1456), ISBN 3-579-01456-0
  • Hermann Braun: Säkulare Spiritualität. In: WuD. 25 (1999), S. 331–346
  • Anton A. Bucher: Psychologie der Spiritualität. Handbuch. 1. Auflage. Beltz Psychologie Verlags Union, 2007, ISBN 978-3-621-27615-3.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la Katolika Eklezio, la kredformulo’’’’’ sen Filioque estas valida kaj ne hereza, kvankam kompletebla; la Ortodoksa Eklezio. Male. interpretis la aldonon de la filioque kiel herezon kaj do tranĉis ĉiun rilaton kun la "hereza" katolikismo.