Pramoedya Ananta Toer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pramoedya Ananta Toer
Persona informo
Pramoedya Ananta Toer
Naskiĝo 6-an de februaro 1925 (1925-02-06)
en Blora
Morto 30-an de aprilo 2006 (2006-04-30) (81-jaraĝa)
en Ĝakarto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per diabeto vd
Lingvoj indonezia vd
Ŝtataneco Indonezio vd
Subskribo Pramoedya Ananta Toer
Profesio
Okupo romanisto • verkisto • eseisto vd
Aktiva dum 1945– vd
Verkado
Verkoj Buru Quartet vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pramoedya Ananta Toer (dekstre), sur la teraso de sia domo en konversacio kun Rüdiger Siebert, estro de la redakcio de Indonezio ĉe Deutsche Welle en Kolonjo (1997)

Pramoedya Ananta Toer (n. la 6-an de februaro 1925 en Blora, Centra Javo ; m. la 30-an de aprilo 2006 en Ĝakarto) estis indonezia verkisto. Li estas konsiderata la plej grava indonezia aŭtoro de la 20-a jarcento. Liaj verkoj estis publikigitaj en 37 lingvoj kaj li estis nomumita plurfoje por la Nobel-premio pri literaturo.

Dum la japana okupado de Indonezio dum la dua mondmilito, "Pram", kiel li estas plejparte nomata en Indonezio, batalis en la duonmilitista organizaĵo Pemuda (Junularo).

De 1947 ĝis 1949 la nederlandaj okupantoj malliberigis lin pro "kontraŭkolonia pensado". Post lia restado en Nederlando li laboris kiel verkisto kaj redaktoro en Ĝakarto. Pro sia proksimeco al komunistaj organizaĵoj, li estis malliberigita sen proceso post la puĉo de la posta diktatoro Suharto kaj pasigis inter 1965 kaj 1979 en diversaj malliberejoj, unue sur la insulo Nusa Kambangan kaj poste ĉefe sur la insulo Buru. Ĉi tie li verkis Tetralogi Buru (Tetralogio de Buru), sian plej faman verkon. Eksterlande, la Tetralogio de Buru estis publikigita en la angla sub la nomo The Buru Quartet (La Burua Kvarteto). Ĝia tradukisto, Max Lane, kiu estis dungito ĉe la aŭstralia ambasadejo en Ĝakarto ĝis 1981, ankaŭ tradukis la verkon Bumi Manusia anglen sub la nomo Earth Humans (Tero de la homaro) kaj Anak Semua Bangsa sub la nomo Children of All Nations (Infanaro de ĉiuj nacioj). La verko estis tradukita al la rusa en 1986 de E. Rudenko kun la antaŭparolo de V. Sikorsky (titolita "Mir Chelovechesky") kaj eldonita de la rusa eldonejo "Progress".

Bumi Manusia[redakti | redakti fonton]

Bumi Manusia (en Esperanto "LaTero de la homaro") estas unu el la pintaj verkoj en la monda literaturo kiu povas helpi kleriĝi pri la fenomeno kasto. Ne nur en Barato ekzistas kasta sistemo, sed ankaŭ sub la regado de la nederlandaj koloniistoj. La tradukisto de la angla versio (This Earth of Mankind) en la antaŭparolo skribis "ke la nederlandanoj estis la plej alta el la kastoj en tiu piramido, ke diversaj miksrasaj kategorioj estis sur diversaj ŝtupoj, ke la etoson regis la penso ke la pura blankeco estas la pinto de la rajto esti rigardata kiel plene homa".

En 2019 aperis samnoma filmo en Indonezio bazita sur la romano Bumi Manusia, reĝisorita de Hanung Bramantyo[1][2].

Pro lia supozata ligiteco kun la malpermesita Indonezia Komunista Partio (PKI), lia nomo estis malpermesita kaj forigita de la indonezia literaturo dum la kontraŭkomunisma epoko Nova Ordo, kiu daŭris de 1966 ĝis 1998[1].

Intertempe ĝi estis publikigita jam en 33 lingvoj. Ĉar tiu libro emfazas la gravecon de hibrid-originaj homoj kaj elstarigas pintajn ekzemplojn de altmeritaj homoj miksrasaj, ĝi meritas tradukon al Esperanto, kiu mem estas miskista lingvo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj verkoj reaperis en Indonezio nur ekde 1999.

  • Kranji-Bekasi Jatuh,1947
  • Perburuan (Ĉaskampo), 1950
  • Keluarga Gerilya,1950
  • Bukan Pasar Malam (Homo por homo).1951
  • Cerita dari Blora (Rakontoj el Blora).1952
  • Gulat di Jakarta.1953
  • Korupsi (Korupto), 1954
  • Midah - Si Manis Bergigi Emas,1954
  • Cerita Calon Arang,1957
  • Hoakiau di Indonezio,1960
  • Panggil Aku Kartini Saja I & II, 1962
  • Gadis Pantai (La fianĉino de Bendoro), 1982
  • Tetralogi Buru:
    • Bumi Manusia (La tero de la homaro),1980
    • Anak Semua Bangsa (Infanaro de ĉiuj nacioj),1980,
    • Jejak Langkah (Spuro de paŝoj),1985
    • Rumah Kaca (Domo el vitro),1988
  • Arus Balik,1995
  • Nyanyi Suni Seorang Bisu, catatan catatan dari P. Buru (Silenta kanto de mutulo. Diskoj de Buru), 1995,
  • Arok Dedes,1999
  • Mangir,1999
  • Larasati, 2000
  • Jalan Praya Pos, Jalan Daendels, 2005

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Bambang Muryanto, 'Bumi Manusia' simpligita por logi jarmilan generacion', The Jakarta Post, la 31-an de majo 2018.
  2. (id) 'Cerita Keluarga Pramoedya Jadi Kameo di 'Bumi Manusia', CNN Indonezio, la 15-an de aŭgusuto 2019

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (franca) Antoin Aropp: Dissidence. Pramoedya Ananta Toer, itinéraire d'un écrivain révolutionnaire indonésien, Eld. Kailash, Parizo 2004, ISBN 2-84268-113-4 .
  • (angla) Nagesh Rao (eld): Exile. Pramoedya Ananta Toer in conversation with André Vitchek and Rossie Indira, Haymarket Books, Ĉikago, 2006, ISBN 1-931859-28-0.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]