Preĝejo Johano de Capestrano (Tompa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Johano de Capestrano
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tompa (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
dekanujo Bácsalmás
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Petrovácz
Konstrustilo Eklektikismo
Konstruado 19091910
Specifo
Enhaveco 2200 homoj
Longo 47 m
Larĝo 14,5 m; krucnavo 22 m;
Alto 49 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 6422 Tompa Szentháromság tér 4
vdr

La preĝejo Johano de Capestrano, hungare Kapisztráni Szent János-templom estas sakrala konstruaĵo en mezo de urbo Tompa (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ eklezia fonto en tiu loko jam estis paroĥo en 1500, sed en tiu areo estis nur kampoj, bienoj, farmoj. Ĝis Traktato de Trianon la areo estis ekstera parto de Szabadka. En 1905 katolika grupo formiĝis, kiu estis levita paroĥo en 1914. Intertempe la kirko estis konstruita en la jaroj 1909 kaj 1910. Estas interese, ke la vilaĝo mem estis deklarita nur en 1922 kaj urbiĝis en 2004. La orgeno estis kreita en 1939, nuntempe oni aranĝas ankaŭ orgenkoncertojn. La du sonoriloj estis faritaj en 1911 kaj 1973.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en mezo de la urbo, antaŭe krucifikso videblas. En mezo de la fasado la turo reliefas, plej malsupre la enirejo funkcias. La navo havas krucnavon kaj finiĝas en 12-latera absido. Ankaŭ sakristio aliĝas al la konstruaĵo. Origine ĉe kruciĝo de ĉefnavo kaj krucnavo estis firstotureto, sed pro la renovigaj laboroj ĝi estis malkonstruita.

Kermeso okazas en la 23-an de oktobro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.